sábado, 11 de febrero de 2012

Vizito de danaj geamikoj



Hodiaŭ sabate, niaj du geamikoj kaj samideanoj el Danio, vizitis Malagon kaj grupeto da homoj el nia Asocio akompanis ilin dum kelkaj horoj. Ni trairis la centran urbon, vizitis la bazaron Atarazanas, la preĝejon Sagrado Corazón, la domon de Picasso, la episkopan palacon, la renovigitan ŝip-havenon, la taŭrejon, la parkon, ktp. Kaj post longa kaj amuza promenado, kelkaj el ni kunmanĝis frititan fiŝon. La vetero estis vere agrabla. Ni esperas vidi ilin denove.

1 comentario: