martes, 1 de mayo de 2018

EKO 2018-12

Multlingveco en Internaciaj Organizoj kaj Internacia Kunlaboro
La Studgrupo pri Lingvoj en Unuiĝintaj Nacioj (alianco de individuoj kaj organizoj, inter ili Universala
Esperanto-Asocio) okazigas dutagan simpozion ĉiujare, en kiu esperantistoj kaj la Novjorka Oficejo de UEA
ludas aktivan rolon. La Simpozio ja okazos en la konstruaĵo, kie troviĝas la Oficejo de UEA, kaj UEA estas inter
la ĉeforganizantoj. Jen la afiŝo, kiu konigas la ĉi-jaran eventon. Estas arigitaj prestiĝa listo de kunlaborantaj
universitatoj kaj esplorcentroj. La ĉefa prelego estos donita de Michele Gazzola, de la universitato Humboldt
en Berlino kaj la Universitato de Leipzig.
Inter la esplorterenoj de la organiza studgrupo
estas la sekvaj:
• Kiel la lingvo-politiko de UN funkcias
praktike
• Kiel la homoj en UN uzas lingvojn kaj faras
lingvo-elektojn
• Kiel UN komunikas lingve kun homoj
ekster la organizo mem.
• Kiajn avantaĝojn havas multlingvismo
kompare kun la emo al (angla)
unulingvismo.
Post la ĉefprelego la simpozio traktos multajn
subtemojn ene de diskutgrupoj kaj
prezentado de referaĵoj. Inter la temoj:
• Lingva inkluziviĝo en multlingvaj medioj
• Interpretado kaj tradukado en internaciaj
organizoj
• Rapideco de decidofarado kompare al
informperdo en unulingvaj kuntekstoj
• Lingvuzo en internacia pac-flego
• Lingvo kaj homaj kaj minoritataj rajtoj
• Multlingvismo en NeRegistaraj Organizoj
(NROj).
Almenaŭ du el la prezidontoj de tiuj
diskutgrupoj estas esperantistoj; la Oficejo de
UEA ludas grandan rolon en la preparoj kaj
SIMPOZIO
kaj
SEMINARIO
posteventa laboro; la seminarion finance subtenas kelkaj organizoj, inter ili Esperantic Studies Foundation. La
detala programo estas legebla en la angla ĉe: http://www.languageandtheun.org/symposium2018.html
smg/hrt
AMO 47, majo 21-22. Programo por lundo, la 21a de majo:
Tiu seminario pri Aktivula Maturigo okazos en Góra, pola urbeto 86 km. nordokcidente de Wroclaw. Tiu urbo
havas aktivan ĝemelan kunlaboron kun Herzberg-am-Harz, la Esperanto-urbo.
Esperanto serve al la artoj,
la artoj serve al Esperanto
Enkonduko pri AMO kaj la temo flanke de SMG (15 min)
Laboro en subgrupoj:
Bloko 1:
La artoj serve al Esperanto
1. La nuna kultura sceno en Esperantujo.
2. La rolo de Universalaj Kongresoj en stimulo de la artoj.
3. La roloj de kulturaj festivaloj kaj aliaj renkontiĝoj.
4. Perspektivoj kaj defioj por artistoj en Esperantujo.
5. La malfacilaĵoj specife por la teatra arto.
6. La rolo de la parolaj artoj kontraste al neparolaj.
Arto en kongresoj: en Koreio (2017) kaj Lillo (2015).
Bloko 2:
Esperanto serve al la artoj
1. La reputacio de Esperanto en artismaj rondoj.
2. Esperanto kiel pontolingvo por literaturo kaj aliaj artoj.
3. Sukcesaj iniciatoj tra la lastaj jaroj.
4. Kulturaj eksteraj rilatoj por esperantistoj.
5. Favoraj kondiĉoj por tia kunlaboro.
6. Subvenciaj ebloj por arta agado en aŭ pere de Esperanto.
============================
Revuo kaj kursoj – aktiva landa asocio
Aperis duobla n-ro 164/165 de Israela Esperantisto. 56-paga, rete http://esperanto.org.il/dosieroj/ie164-
165.pdf. La papera versio estas presata kaj sendota al pli ol 200 membroj en Israelo kaj eksterlande.
En ghia literatura parto aperas premiita novelo pri fantazia renkontiĝo inter la gefiloj de Zamenhof kaj Ben
Yehuda (trad. A.Wandel), kaj la daurigo de la artikolo pri la judaj poetoj en Rusio (Mikaelo Bronŝtejn).
Vendrede finiĝis Esperanto-kurseto en mezlernejo en la urbo Modiin, kun 18 lernejanoj de la 10a klaso
===================
Ĉina kunsido pri Esperanto en altlernejoj
En marto 2018 en la urbeto Fengcheng LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio) okazigis kunsidon
specialan por Esperanto en altlernejoj. Ĝin ĉeestis entute 40 personoj (vidu la foton), i.a. tri estroj el
Esperanto-asocioj de du provincoj kaj de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Profesoro Liu Zhengkun,
prezidanto de la asocio, faris la bonvenan paroladon, kaj s-ino Jiao Xiyang, ĝenerala sekretario de la asocio,
prezidis. S-ro Sun Lianshan, juna
entreprenisto, financis tiun ĉi
aktivadon.
Por la kunsido LEA invitis
edukajn specialistojn el tri
universitatoj. Pluraj instruistoj
raportis pri siaj kursoj tra la lastaj
jaroj. Por instigi kaj gratuli ilin s-ro
Wu Guojiang en nomo de s-ro Hori Yasuo donacis al ili la libron Raportoj el Japanio. Naskiĝis du rezultoj:
Oni konsideras konstrui Espelorcenton de Esperanto-kulturo unue en Orienta Liaoning Universitato, poste en
Shenyang Universitato kaj Liaoning Universitato. Post la kunsido estroj de LEA invitite vizitis tiun
universitato tiucele.
Oni oficiale konfirmis ke la 10-a Esperanto-kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio,
okazos inter la 6-a kaj 8-a de julio 2018 en Fencheng, la plej granda lima urbo de Ĉinio. En- kaj eksterlandaj
esperantistoj estas bonvenaj.
Raportis Wu Guojiang, vic-prezidanto de LEA, Ĉinio
Vortoj: 705
===================
Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: .
Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe: http://aktivulo.net/eo/content/komunikoj-pri-agado
ALDONU VIN: Skribu al gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida
retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, volapukistoj ktp.
SUBTRAHU VIN: Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la
grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.