jueves, 12 de enero de 2012


Ĉi vespere, en la trinkejo Esperanto de Malago, kelkaj membroj de AEU kunsidis kun nia angla samideano John Gobourne, kun kiu ni babilis dum du horoj pri diversaj aferoj rilate al Esperanto, ĉefe pri kelkaj kongresoj okazontaj en la mondo. Hispanaj "churros" kaj bongusta ĉokolado kolorigis la kunsidon, kaj hazarde aperis homo, kiu interesiĝas pri Esperanto kaj fariĝis membro de AEU kaj pagis la jarkotizon rekte al ni. Do ni tre ĝojas la kunsidon kaj bonvenigas la junulon, kun kiu ni ne perdos kontakton, ĉar li parolas esperanton, kaj tre interesiĝas pri nia grupo.

No hay comentarios:

Publicar un comentario