Kiel anoncite okazis la pasintan 16an de februaro en Sevilo
la Ordinara Asembleo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Ĉeestis membroj de la asocio de Sevilo,
Malago, Kordovo kaj Arundo. Jen resumo
de ĉio decidita:
-
Oni parolis pri la pasinta Andaluzia Kongreso de
Esperanto en Granado kaj la ĝenerala opinio estis, ke temis pri sukcesega
renkontiĝo, ne nur pro la nombro da gepartoprenantoj, preskaŭ 50, sed ankaŭ pro
la programeroj kaj la afabla etoso de la
Kongreso. Oni decidis, ke la 18-a
Andaluzia Kongreso de Esperanto okazos en Jerezo, dato decidota.
-
Oni sciigis pri la invito de Hispana
Esperanto-Federacio okazigi la Hispanan Kongreson de Esperanto de la jaro 2014
en kelka andaluzia urbo. Oni debatis pri
la afero kaj verŝajne ni akceptos la proponon okazigi la Kongreson en la urbo
Malago, kvankam tio devas esti aprobota okaze de la venonta Hispana Kongreso de
Esperanto de la monato majo en Zaragozo.
-
Rilate la eldonaĵojn de nia asocio, oni decidis
ŝanĝi la nomon de la interna bulteno de nia asocio, ĝis nun Monate ĉe Vi, kiu ekde la venonta numero
nomiĝos AEU-bulteno. Rilate GAZETO ANDALUZIA-n, la redaktoro memorigis,
ke dum la kuranta jaro aperos la 100-an numero de la revuo, oni decidis eldoni
specialan kaj ampleksan numeron.
-
Oni parolis pri la kursoj de esperanto kiu
okazas en Andaluzio. La Asembleo decidis danki speciale al S-ro Rafael Mateos, kiu ĵus
organizis kursojn en Sevilo kaj en Jerezo.
-
La kasistino prezentis la kontojn de la Asocio
kiu dum la jaro 2012 atingis malgrandan mon-profiton, feliĉe la Asocio ne
perdis monon dum la pasinta jaro.
-
Oni decidis aktualigi la liston de membroj de
nia Asocio, por koni ekzakte kun kiom da membroj AEU povas kalkuli.
-
Fine, la Sekretario de AEU havigis sian privatan
libro-kolekton pri esperanto kaj interlingvistiko al Asocio, tiel AEU posedas
jam biblioteko kun preskaŭ 400 libroj.
La definitivan liston ni aperigos en niaj revuoj, post la definitiva
katalogado.
La Sekretario de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo
Este comentario ha sido eliminado por el autor.
ResponderEliminar