lunes, 14 de enero de 2013

ORDINARA ĜENERALA KUNVENO DE ANDALUZIA ESPERANTO-UNUIĜO

La Prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo alvokas ĉiujn membrojn de la asocio cele la ĉeeston en la Ordinara Ĝenerala Kunveno  de la asocio, okazonta en la urbo Sevilo la proksiman sabaton 16-an de februaro je la 13:00 horo, laŭ la jena tag-ordo:
Legado kaj ebla aprobo de la protokolo de la pasinta renkontiĝo.

Prezento de komentoj kaj opinioj rilate la 17-an Andaluzian Kongreson de Esperanto, ankaŭ prezento de la projekto por organizi la proksiman kongreson.
Pristudo kaj diskutado pri la invito prezentita de Hispana Esperanto-Federacio por organizi en Andaluzia la Hispanan Kongreson de Esperanto de la jaro 2014.
Prezentado de la nuntempa situacio de la eldonaĵoj de la asocio.Sanĝo de la nomo de la bulteno Monate ĉe Vi per AEU-bulteno.
Kursoj de esperanto en Andaluzio.
Nuntempa ekonomia situacio de la asocio.
Buĝeto de la asocio por la jaro 2013.
Petoj kaj demandoj.
La kunveno okazos ĉe la Str/ Manuel López Farfán 6 de Sevilo, pro la fakto, ke temas pri privata loĝejo oni petas al ĉiuj membroj de la asocio kiuj partoprenos en la renkontiĝo, antaŭ-sciigi pri ilia alveno pere de la telefon-numero 666 07 51 29.Same, kaj por tiuj kiuj ne povos ĉeesti la renkontiĝon, oni realigos interretan ligilon pere de skajpo.Pri ĉi tiu ligilo oni informos pere de la TTT-paĝo, blogo kaj forumo de la Asocio, same se oni kontaktas rekte pere la telefon-numero antaŭe sciigita.
Malago, la 15-an de januaro 2013
LA SEKRETARIO DE LA ASOCIO.
LA PREZIDANTO DE LA ASOCIO.

No hay comentarios:

Publicar un comentario