jueves, 22 de septiembre de 2011

Jorge Camacho partoprenos nian kongreson!


Jorge Camacho Cordón, unu el la plej elstaraj poetoj en la lingvo esperanto, partoprenos la Andaluzian Kongreson okazonta en la urbo Sevilo.  Interalie li gvidos atelieron pri poezio kaj se eble, li respondos kaj klarigos aferojn pri gramatikaj duboj por tiuj kiuj lernas la lingvon aŭ por tiuj kiuj deziras plibonigi sian scipovon de esperanto.  Ni bonvenigas lin kaj deziras al li ĉion bonan dum lia  restado en Andaluzio.

1 comentario: