miércoles, 3 de agosto de 2011

Sukcesa 96-UK en la belega urbo Kopenhago


Dum unu semajno, dudeko da hispanoj ĝuis la 96-UK-on en la mirinda urbo Kopenhago, kie, malgraŭ stranga somero, -pluveto kaj malvarmo-, la unuaj du tagoj, la ceteraj pliboniĝis kaj nia revo realiĝis, ĉar kunsidi kun homoj el pli ol 60 landoj, ne estas ĉiŭtaga afero, kaj babili kun la plej elstaraj geesperantistoj, imagu, estas grava sperto. Post ĉi neforgesebla semajno, denove en Hispanio mi pripensas la aferon aranĝi nian kongreseton en Sevilo, ĉar sevilanoj pretas kaj la ceteraj membroj de AEU mi esperas ke ankaŭ. Per la paĝaro "Libera Folio" http://www.liberafolio.org/uk2011 vi povas legi detale kio okazis dum la kongreso. Mi informos pri mia sperto en nia bulteno kaj en Gazeto Andaluzia. Kompreneble en Libera Folio vi scios preskaŭ ĉion okazinta, sed en niaj gazetoj, mi parolos pri mia persona vidpunkto kaj sperto kun fotoj. Mi aldonas kelkajn por ke vi vidos ion. La venonta UK okazos en Vietnamio, kiu kuraĝas aliĝi al tiu kongreso? Mi pripensas la aferon, ĉar la vojaĝo estas tro longa, kaj eble multekosta.

Ángel Arquillos








7 comentarios:

  1. Me gustaría que hicierais comentarios, solo para saber que habéis visitado la página.

    ResponderEliminar
  2. Envio! Kia envio! Sed malgraŭ tiu agnoskita envio mi feliĉas ĉar Andaluzio kaj la andaluza esperantistaro ĉeestis Universalan Kongreson, espereble tio okazos ĉiam.

    J.M. Rodríguez

    ResponderEliminar
  3. Tiu ĉi estis mia unua Universala Kongreso, kaj estis neforgesebla travivaĵo!

    Estas domaĝe, ke mi renkontis neniun el vi. Eble tio ne estas tro stranga, ĉar estis tiom da personoj, tiom da programeroj... Nu, eble en estonta UK, ĉu eble en Vjetnamujo? ;)

    ResponderEliminar
  4. Paroli pri Vietnamujo estas grava kaj serioza afero, tamen oni devas pripensi, ĉar la ideo estas ege interesa. Ĉu vi pretas partopreni la Andaluzian Kongreson? Ni bezonas partoprenantojn por redakti provizoran programeron.

    ResponderEliminar
  5. Jes! La Andaluzia Kongreso okazos en Sevilo, ĉu ne? Se jes, kalkulu kun mia ĉeesto (kaj, se necese, eĉ kunlaboro, kondiĉe ke mi ne devos publike paroli ;))

    ResponderEliminar
  6. Se vi ricevas nian bultenon "Monate ĉe vi", kiel membro de AEU, en ĝi aperas la afiŝo pri la Andaluzia Kongreso, ankaŭ en ĉi blogo. Kompreneble vi ne devos publike paroli, vi povas helpi la LKK- anojn en Sevilo, se necese. La plej bona helpo estas ĉeesto. La Kongreso okazos du tagoj post la Centjariĝa festo de Sevilo.

    ResponderEliminar
  7. Saluton Ángel, Pepe, kaj la du Mariló,
    Mi tre sane envias vin, cxar mi ne havis monon por iri.
    Karmela

    ResponderEliminar