viernes, 20 de mayo de 2011

Gitar-muziko en KD


Pasis multe da jaroj por ke nia kara samideano Juan Antonio Torres "Juanto" povus ĝui kaj aŭskulti sian muzikon surdiskigitan, kaj finfine lia sonĝo realiĝis. Ĉiuj konas lin, sed ne kiel fama gitar-ludisto, ĉar terura aŭtomobil-akcidento tranĉis lian karieron kiam li estis tre juna, sed ne lian vivon kaj viglecon malgraŭ grandaj sekvaĵoj de malsano, kiuj ne malpermesas al li travojaĝi la mondon, ami Esperanton, partopreni multajn renkontiĝojn, kongresojn, ktp. Mi miras lin ĉar li estas ekzemplo de homo, kiu tre amas la vivon kaj spiritajn aferojn. Li vere feliĉas kaj mirigas la ceterajn. Mi gratulas lin kaj deziras al li longan kaj feliĉan vivon. Gratulon Juanto!, via muziko belsonas ĉar vi ludis arte kaj nun malgraŭ ĉio, amas la homaron kaj estas esperantisto. Vi estas granda Juanto!
Ángel Arquillos

3 comentarios:

  1. Mi dankas vin vian agrablegan komentojn pri mia artaj interpretadojn!

    Vere mi havis tre mal_grandajn naturajn muzik-kvalitojn (akra muxik-auxda-sento kaj bon-ritma-senco) sed mi estis tre konstanta kaj laborema, kaj havas bon-interpretant-guston.

    Vere kiam mi atingis belan kaj ekzaktan komprenon pri la interpretado de iu bela muziko [bedauxrinde (por kiuj sxatus tiun klazon de muziko!) mi neniam estis ebla por ludi tre moderna-nun_tempan muzikon]. Kiuj ne estus bazitaj en la auxda_fizik-legxoj de la muzik-natur-reguloj
    [kiuj estis respektitaj ekde la Renesanco (kaj finfine stablitaj pro "El arte del clave bien temperado" de J. S. Bach // rilate al la stablo de la ekvaleco inter la du duontonoj (pardonu, vi eble komprenas nenia pri tio. Sed gxi estas la unuaj kolonoj de la muzik-harmonio (perdonu la H sed la muziko demandas tiun leteron)].

    Kiam mi estis altirita por iu bela muziko mi estudis tre ekzakte siajn teknik-mal_facilaixojn, until miaj manoj povus solvi tiun mal_facilon sen problemo ne strecxito.
    Kaj kiam mi eliris antaux la publiko mi iris vere tute trankvila.

    Mi, ankaux en tiu tempo, estis kun grandega spirita sento [tiu tempo estis gxuste post mia tre spirit-meditema dedikita epoko kiel sekvanto de la Hindia guruo (kiu nun mi kredas li estas ekzakte la monda Antikristo).
    [Tial ke li aperis permesinta ke cxiuj siaj altaj sekvantoj diris, kaj ankaux skribus en libroj, ke li estis la Dia-enkarnigxado. Venita al cxi_tiu mondo por establi la monda-pacxon (en tiu epoko nur estis la monda problemo de la Vietnama-milito).
    Vere li nur diris pri limem ke li estis la Perfekta Majstro. Sed ankaux gxi estas TRO, cxu ne?].

    Bone (pardunu tiun dis_iron!) mi laboris por prepari perfekte miajn intervenojn. Kaj (pensinta mi jam havis farita cxiom kiu estis en miaj manoj, ke cxiom okazis kiel gxi estis la Dia Plano) mi komencis ludi totale trankvila, sen mal_trankvileco aux strecxo, kaj la rezultoj estis cxiam mirindegaj. Kiel vi bone povas auxdi.

    TIUJN REGISTRAJXOJN ESTIS FARITA EN PRIVATA KUNVENO AUX DUM KONCERTOJ!

    JANTOR

    ResponderEliminar
  2. Kara Juanto, vi estas vera artisto kaj esperantisto kaj sincera amiko mia. Nun mi aŭdas vian muzikon.

    ResponderEliminar
  3. Gratulon Juanto! Ĝi estos plezuro aûskulti vian muzikon.

    ResponderEliminar