jueves, 14 de abril de 2011

Tago de niaj pioniroj


Koincidante kun la dato de la morto de Zamenhof, la 14a de Aprilo estas celebrata de multaj esperantistoj kiel la Tago de niaj pioniroj, kiam ni memoras pri niaj forpasintaj elstaraj esperantistoj.
Se paroli pri Malago, nia memoro iru al entuziasma, bonkora samideano Eleuterio Moreno Garcia, kasisto en Oficiala Lernejo pri Profesia Edukado, kiu dum multaj jaroj bontenadis la esperanto-movadon en nia urbo, instruante la lingvon ĉe sia Lernejo kaj ebligante la ĝermon de la estonta Esperanto-Grupo de Malago.
Nia samideano Eleuterio Moreno estis la ĉefa organizanto de la 20ª Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Malago 18-23 aŭgusto 1959, kaj dank' al li en 1972 estis inaŭguritaj en nia urbo la strato Esperanto kaj la (tra)Pasejo Esperanto, ankoraŭ hodiaŭ tre vizitataj de lokaj kaj eksterlandaj geesperantistoj.
Eleuterio forpasis en Malago la 20an de novembro 1986, kaj omaĝe al li jen foto farita en la Peña Vegetariana "Sol de Malaga" en 1979 , kiun mi kore konservas kiel lerninto lia.
Julio Herrero

5 comentarios:

  1. Nekredeble belega foto JULIO !! Sed kiu diable Vi estas??? Tiu deksteren kun longa hararo??? Se jes, ankau mi iam posedis tiom da hararo....malbenata tempo-pasado!!!!

    Amikege,
    Chema.-

    ResponderEliminar
  2. Tiutempe ankau mi shatis havi longan hararon, sed ne tioman. Supre, de maldestre aperas Ana (la edzino de Eleuterio), Eleuterio, Paqui (tiam mia fianchino, nun edzino) kaj sekve mi.
    Sube, kiu tenas la standardon estas Fernando Prieto, fondinto de Esperanta Biciklo-teamo en Malago.
    Amike,
    Julio

    ResponderEliminar
  3. Julio,
    tiu kiu aperas stare la tria dekstren, chu li estas Rikardo?
    Chema

    ResponderEliminar
  4. Ne, Rikardo ne aperas en ĉi tiu foto; por kontroli ĉu eble Rikardo estis la fotinto mi vidis alian foton de tiu momento kaj konstatis ke la fotinto estas alia persono (Pedro Santos).
    Oni fotis en tago proksima al Kristnasko (iu supre tenas en sia mano botelon de ĉampano), sed verŝajne Rikardo ne ĉeestis en tiu tago, kvankam li ankoraŭ troviĝis en Malago antaŭ sia definitiva translokiĝo al Madrido.
    Amike,
    Julio

    ResponderEliminar
  5. Jes, Julio, unuavide mi rekonis al Paki sur la foto. Akceptu, ke ŝi ĉiam estis pli bela ol Vi ! Fortan brakumon al ŝi.
    Amike.
    Ĉema

    ResponderEliminar