miércoles, 27 de marzo de 2013

Kunsido en trinkejo Esperanto

Juna esperantisto el Costa Rica, vizitis nian grupon de Esperanto en Malago kaj, kiel kutime ni kafumis kaj ĉokoladumis en la trinkejo Esperanto. Li vizitos kelkajn urbojn en Andaluzio. Nuntempe li loĝas en Londono.

domingo, 17 de marzo de 2013

La Esperanto-Urbo


     Apud la esperanto-flago ĉe la pordo de E-Centro.
  Poloj, germanoj, hispanoj kaj hungaroj ĉe la prodo de E-C
        Alia fasado de la Esperanto-Centro
Zsófia Kóródi ricevas mian libron por la biblioteko de la Centro
   Busto de Zamenhof en la Centro.
Irene, simpatia polino kaj instruistino de E-o kun mia libro
    Esperanto-Centro de Herzberg

Iam, almanaŭ unu fojo de nia vivo, indas viziti la urbon Herzberg en Germanio. Multaj homoj konas la Esperanto-urbon per novaĵoj en la reto kaj revuoj, sed la sperto viziti ĝin estas alia afero, ĉar en relative malgranda domo, estas loko por pli ol 7.000 libroj en kaj pri Esperanto, kaj kiel mi diras en mia raporto aperonta en nia bulteno numero 1 de la jaro 2013 kun la nova nomo "AEU-bulteno", vi povos malkovri pliajn detalojn, tamen vi povas klaki la jenan retadreson pri la Esperanto-Centro de Herzberg hispanlingve en Wikipedia:   http://es.wikipedia.org/wiki/Herzberg_am_Harz.   Vidu kelkajn fotojn pri mia vizito.