domingo, 24 de febrero de 2013

Asembleo de la Asocio en Sevilo - 16a februaro

 
Kiel anoncite okazis la pasintan 16an de februaro en Sevilo la Ordinara Asembleo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.  Ĉeestis membroj de la asocio de Sevilo, Malago, Kordovo kaj Arundo.  Jen resumo de ĉio decidita:
-          Oni parolis pri la pasinta Andaluzia Kongreso de Esperanto en Granado kaj la ĝenerala opinio estis, ke temis pri sukcesega renkontiĝo, ne nur pro la nombro da gepartoprenantoj, preskaŭ 50, sed ankaŭ pro la programeroj kaj la afabla etoso de  la Kongreso.  Oni decidis, ke la 18-a Andaluzia Kongreso de Esperanto okazos en Jerezo, dato decidota.

-          Oni sciigis pri la invito de Hispana Esperanto-Federacio okazigi la Hispanan Kongreson de Esperanto de la jaro 2014 en kelka andaluzia urbo.  Oni debatis pri la afero kaj verŝajne ni akceptos la proponon okazigi la Kongreson en la urbo Malago, kvankam tio devas esti aprobota okaze de la venonta Hispana Kongreso de Esperanto de la monato majo en Zaragozo.

-          Rilate la eldonaĵojn de nia asocio, oni decidis ŝanĝi la nomon de la interna bulteno de nia asocio, ĝis nun Monate ĉe Vi, kiu ekde la venonta numero nomiĝos AEU-bulteno.  Rilate GAZETO ANDALUZIA-n, la redaktoro memorigis, ke dum la kuranta jaro aperos la 100-an numero de la revuo, oni decidis eldoni specialan kaj ampleksan numeron.

-          Oni parolis pri la kursoj de esperanto kiu okazas en Andaluzio. La Asembleo decidis danki speciale al S-ro Rafael Mateos, kiu ĵus organizis kursojn en Sevilo kaj en Jerezo.

-          La kasistino prezentis la kontojn de la Asocio kiu dum la jaro 2012 atingis malgrandan mon-profiton, feliĉe la Asocio ne perdis monon dum la pasinta jaro.

-          Oni decidis aktualigi la liston de membroj de nia Asocio, por koni ekzakte kun kiom da membroj AEU povas kalkuli.

-          Fine, la Sekretario de AEU havigis sian privatan libro-kolekton pri esperanto kaj interlingvistiko al Asocio, tiel AEU posedas jam biblioteko kun preskaŭ 400 libroj.  La definitivan liston ni aperigos en niaj revuoj, post la definitiva katalogado.
 
      La Sekretario de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo

viernes, 15 de febrero de 2013

Esperanto oficiala lingvo


Según el informe Grin, favorecer el aprendizaje del esperanto permitiría economizar 25 mil millones de euros por año a la UE, porque el esperanto es de 5 a 10 veces más fácil que cualquier otra lengua.