domingo, 15 de diciembre de 2013

Zamenhof-tago en Arundo (Ronda)

La 14-an de decembro kelkaj membroj de la LKK de la Andaluzia kaj Hispana Kongresoj, okazontaj samtempe en en la urbo Arundo (Ronda) kunsidis kun la celo celebri la datrevenon de Zamenhof kaj profiti la okazon viziti la urbon kaj la ĉefajn kaj vizitindajn lokojn, inter ili la Junularan Restadejon, kies ĉambroj estas komfortaj por gejunuloj. Bedaŭrinde la Kongresejo estis fermita, sed restoracio kun bongustaj kaj tipaj manĝoj atendadis nin, kaj tie ni tostis je la sukceso de la Kongresoj kaj Esperanto. Pli ol dek horoj ne sufiĉis por paroli pri amaso da temoj kiuj koncernas al la kongresoj, sed la prezidanto de la LKK Juan Diego, notis la ideojn kaj projektojn por aranĝi la programeron. Tre baldaŭ ni informos pri le definitiva programero kaj hoteloj, krom la Junulara Restadejo por junuloj. B.v. ne heziti aliĝi, ĉar la sperto estos neforgesebla.
                                LKK-a grupo
                                Junulara Restadejo
          Peña Flamenca kie ni ĝuos flamenkan spektaklon
                                Tipa strato de Arundo

miércoles, 11 de diciembre de 2013

Zamenhof-Tago en Arundo la 14-an de decembro 2013

La venontan 14-an de decembro, AEU festos la Zamenhof-Tagon en la bela urbo Arundo (Ronda). Ĉiuj membroj kaj simpatianoj estas invitataj partopreni por ĝui tutan tagon en etosa harmonio en la sama loko kie ni okazigos la Hispanan Kongreson. Nia intenco estas kunmanĝi en restoracio kiel kutime faras multaj grupoj en la tuta mondo kaj paroli pri eventoj okazontaj dum la kongreso.

jueves, 28 de noviembre de 2013

Hispana Kongreso de Esperanto

Si quieres información sobre el Congreso Español de Esperanto en Ronda mira en este enlace:
Se vi volas havi informon pri la Hispana Kongreso de Arundo, vidu la sekvan ligilon:
http://arundakongreso2014.wordpress.com/

sábado, 16 de noviembre de 2013

Hispana kaj Andaluza kongresoj aperas en Eventoj

Jam aperas la anonco pri nia Hispana kaj Andaluza kongresoj sur la paĝo Eventoj, vidu la ligilon:
http://www.eventoj.hu/
Espereble ke multaj homoj aliĝos.

martes, 5 de noviembre de 2013

Akademio de Esperanto



OFICIALAJ INFORMOJ DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO

Numero 23 – 2013 11 06
    

Informo pri la morto de la membro de la Akademio de Esperanto Lena Karpunina

 
La 4-an de novembro 2013  forpasis pro  serioza malsano  la  membro  de la Akademio de Esperanto, Lena Karpunina, rusino loĝanta en Germanujo. Ni havis la eblecon kunlabori kun ŝi de la jaro 2010, kiam ŝi estis elektita al la Akademio, ĉefe pro siaj meritoj en la literatura kampo. Ŝi fakte laboris en la Sekcioj Literaturo kaj Konsultejo de la Akademio. Bonvolu vidi la artikolon pri ŝi en http://eo.wikipedia.org/wiki/Lena_Karpunina .

Ŝi estis 51-jara.

La prezidanto de la Akademio esprimis al ŝiaj familianoj la kondolencon de la tuta Akademio.


La estraro de la Akademio de Esperanto

miércoles, 30 de octubre de 2013

Perfektiga kurso de Esperanto

Ĉi vespere komencis la perfektigan kurson de Esperanto (Plena traktato pri la sintakso) kun ĉeesto da 6 homoj, kiuj parolis esperante la tutan tempon en la Lernejo Al-Ándalus. Ni atendas la ceterajn membrojn de nia Malaga Esperanto-Klubo. Venontan mardon ni daŭrigos nian babiladon kaj praktikadon de E-o kun helpo de nia metodo verkita de Daniel Quarello Perfektiga Kurso kaj gvidata de ni ĉiuj.

martes, 29 de octubre de 2013

Kurso de Esperanto en Esperanto

Hodiaŭ, mardo la 29-a de oktobro  de 2013,  en la lernejo  Al-Ándalus,  strato  Gustavo García Herrea s/n, komencas novan kurson de Esperanto  por  progresantoj  kaj komencantoj. Ĉiuj estas invitataj ĉeesti, ĉar ni klopodos paroli la tutan tempon en Esperanto kun la  celo  praktiki  por plibonigi  niajn  konojn kaj fluigi nian parolmanieron. La horaro estas ĉiumarde de la 18-a ĝis la 19,30 h. vespere. Ne forgesu!

martes, 1 de octubre de 2013

La hispana revuo MUY INTERESANTE mencias Esperanton

                   La hispana revuo Muy Interesante, oktobro 2013, mencias Esperanton, vidu la bildon.

viernes, 20 de septiembre de 2013

FESTU LA INTERNACIAN TAGON DE PACO





En la nuna jaro, 2013, la Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro, okazas en sabato. Specialaj agadoj kaj festoj okazos tra la tuta mondo dum la Pactaga Semajnfino, inkluzive festivalojn, koncertojn, tutmondan Pacan Ondon kun momentoj de silento tagmeze en ĉiu horzono, kaj multajn aliajn aranĝojn.

La Internacia Tago de Paco, la tielnomata Pactago, liveras okazon al individuoj, organizaĵoj kaj nacioj por krei praktikajn agojn de paco je komuna dato.

En la jaro 1981, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj unuanime akceptis Rezolucion 36/67, kiu starigis la Internacian Tagon de Paco, kun la celo “dediĉi specifan tempon al koncentrigo de la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj membroj, kune kun la tuto de la homaro, antaŭenigi la idealojn de paco kaj doni pozitivajn atestojn pri sia sindediĉo al paco en ĉiuj praktikaj manieroj” La unuan Pactagon oni festis en septembro 1982 en la malferma tago de la Ĝenerala Asembleo.

En 2002 la Ĝenerala Asembleo oficiale deklaris la 21-an de septembro la konstanta ĉiujara dato por la Internacia Tago de Paco.

Kreante la Internacian Tagon de Paco, UN do dediĉis specifan tagon kaj kunlaboran fokuson al tutmonda paco kaj instigis la tutan homaron kunlabori tiucele. Dum la diskutado de la Rezolucio de UN, kiu starigis la Tagon, oni sugestis, ke:

Pactago estu dediĉita al memoro kaj plifortigo de la idealoj de paco en kaj inter ĉiuj nacioj kaj popoloj…. Tiu ĉi tago rolos kiel memorigo al ĉiuj popoloj, ke nia organizaĵo, malgraŭ ĉiuj siaj limigoj, konsistigas vivantan instrumenton de servado al paco; ĝi rolu por ni ĉiuj kiuj laboras en la sino de la organizaĵo kiel sonorilo konstante sonoranta por memorigi nin, ke nia konstanta sindediĉo, super ĉiuj interesoj aŭ diferencoj de kiu ajn speco, estu la sindediĉo al paco.

Ekde sia lanĉo, Pactago markas nian personan kaj tutplanedan progreson al la paco. Ĝi kreskis por enpreni milionojn de homoj en ĉiuj mondopartoj, kaj ĉiujare oni organizas aranĝojn por memori kaj festi tiun ĉi tagon. Tiuj aranĝoj varias ekde privataj renkontiĝoj ĝis publikaj aranĝoj koncertoj kaj forumoj kiujn centoj da miloj da homoj partoprenas.

Ĉiu homo, ĉie ajn, povas festi la Pactagon. Povas temi pri io tiel simpla kiel lumigi kandelon je tagmezo, sidadi en silenta meditado, aŭ fari ion bonan por iu persono, kiun oni ne konas persone. Aŭ povas temi pri mobilizo de homoj kun kiuj oni laboras, aŭ organizaĵo, aŭ komunumo, aŭ registaro ĉirkaŭ iu granda okazaĵo. La efiko de solidariĝo de milionoj da homoj, kiuj kunvenas en unu tagon da paco, estas grandega, kaj havas sian efikon.

martes, 6 de agosto de 2013

Kongresoj post kongresoj

Karaj geamikoj kaj gesamideanoj. Venontan semajnfinon mi revenos hejmen kaj mi daurigos mian laboron kunen kun vi, char nuntempe mi estas en Madrido, kie ankorau dauras la postkongreso de SAT, kvankam, mi ne cheestos la ekskursojn pro varmego. Post la kongreso de Rejkjaviko, mia edzino kaj mi havis la okazon cheesti la neforgeseblan kongeson de SAT, kie mia nevo Danielo havis la okazon komenci bazan kurson kaj cheesti kelkajn paroladojn. Mi deklamis mian poemon La blanka papero, okaze de la spektaklo "Vivu la Teatro II" prezentita de Miguel Fernández kaj Ana Manero. Mi tre ghuis la UK-on, sed la SAT Kongreso estis belega sperto. Baldau mi informos pli detale pri ambau eventoj kaj per la reto kaj per nia bulteno. Jen kelkaj fotoj:
Kongresejo de Rejkjaviko
Mi apud lafo
Shtuparo che la kongresejo de Rejkjaviko
Mi kaj Juanfran en la kongresejo de SAT-Madrido

 Mi kun Davido kaj Mariló en la trinkejo de la kongresejo de SAT


Davido kaj mi che la halo de la kongresejo de SAT                                                       

miércoles, 17 de julio de 2013

Tre rapida vizito de samideano James el Anglio

Kiel kutime, kiam  venas  novaj  samideanoj, ni kunsidas  en la trinkejo Esperanto, ĉi foje  temas pri la juna James el Anglio, kiu staras meze de la grupo en nigra t-ĉemizo. Estis agrable babili kun li. Bedaŭrinde mi ne havis tempon informi al la grupo ĉar li venis ĉi vespere kaj foriris kelkajn horojn poste.

martes, 9 de julio de 2013

Interesa kaj kurioza novaĵo



Esplorprojekto pri lingva justeco serĉas kunlaboranton
 La fondaĵo "Esperantic Studies Foundation, ESF" kune kun la Instituto pri publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton por esplorprojekto pri internacia taksado de lingva justeco, lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj.
 1. Taskoj
 La kandidato devos pretigi raporton kies enhavo estas:
  Profunda komentita bibliografio de la faka literaturo pri la konceptoj de "lingva justeco", "lingva demokratio", kaj pri la sociaj, praktikaj kaj ekonomikaj aspektoj de lingvaj rajtoj. Aparte grave estas klarigi la implicojn de tiuj konceptoj por lingva politiko kaj planado.
 Priskribo de la plej gravaj kolektoj aŭ sistemoj de indikiloj por taksi (prijuĝi) lingvajn politikojn aŭ kolektoj de ne-lingvaj indikiloj kiuj tamen tuŝas aŭ rilatas al lingvoj.
  Priskribo de la plej gravaj datumbazoj aŭ enketoj pri lingvaj kono kaj uzado.
 2. Profilo de la kandidato
 La kandidato havu magistrodiplomon pri politika filozofio, politikaj sciencoj, ekonomiko aŭ socio-lingvistiko aŭ estas finanta siajn studojn en unu de tiuj kampoj. Kandidatecoj de doktorstudentoj estas aparte bonvenaj. La kandidato devas tre bone regi la anglan lingvon. Kono de aliaj lingvoj estas tre valora, prefere almenaŭ unu inter Esperanto, la franca, la germana, la itala, la hispana, la japana aŭ la rusa. La kandidato laboros sub la gvido de scienca komitato kiu respondecas pri la projekto. La membroj de la komitato estas Dr-o Michele Gazzola (gvidanto), Prof-o Renato Corsetti, Prof-o Mark Fettes, Prof-o Sabine Fiedler, Prof-o Goro Christoph Kimura, Prof-o Bengt-Arne Wickström.
3. Limdatoj
 La kandidato devas sendi retpoŝte sian vivopriskribon (maksimume du paĝojn), leteron de motivaĵo (maksimume unu paĝon) kaj prefereble unu publikaĵon antaŭ dimanĉo, la 25-a de aŭgusto de 2013. La laboro komenciĝos en septembro 2013, intermeza taksado okazos je la ekkomenco de novembro. La kandidato sendu la finan raporton antaŭ la 15-a de januaro en 2014.
 4. Kompenso
 La kunlaboranto ricevos malnetan kompenson de 3.000 usonaj dolaroj.
 5. Kontaktoj kaj informoj: D-ro Michele Gazzola, gazzola@hu-berlin.de
 L.S. / Ret-Info