viernes, 23 de noviembre de 2012

17-a ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO Granado 15/16 decembro 2012

 


Nome de la organizantoj de la 17-a Andaluzia Kongreso de Esperanto, tio estas Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, estas granda plezuro sciigi al Vi pri la definitiva programo de la renkontiĝo de la andaluzia esperantistaro kaj ankaŭ pri la kongresejo, kun la espero vidi al la tuta esperantistaro de Andaluzio en Granado la semajnfino de la 15-a kaj 16-a de decembro 2012.
Kongresejo: Salono “Granada” de la Hotelo ANACAPRI, sur la strato Joaquín Costa 7 en Granado. La kongresejo troviĝas meze de la centra parto de la urbo, apud la fama Carrera del Darro kaj ne tro fore de la Sakromonta kvartalo, la Albajcino kaj tuj apud la Katedralo.
PROGRAMO
Sabato, la 15-an de decembro 2012
La kongresejo malfermiĝos je la 10:30 horo.
11:00 Saluton kaj bonvenon fare de la organizantoj kaj reprezentantoj de la diversaj grupoj.
11:15 La estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo prezentos la nuntempan situacion de esperanto en Andaluzio.
11:45 Prelego de Pablo Foche “Linukso kaj libera softvaro”.
12:45 “Sur la spuroj de García Lorca”, prelego kaj deklamado de poemoj fare de Miguel Fernández, granada esperantisto.
13:45 Komuna Kongresa Vespermanĝo.
17:00 Magia spektaklo en esperanto.
17:45 Prelego de Rafaelo Mateos.
18:30 José María Rodríguez prelegos pri la Alhambro.
19:30 Nokta vizito al la Alhambro (gvidado en esperanto).
Dimanĉo, la 16-an de decembro 2012
Dummatene ni promenados kaj matenmanĝos ĉe la Albajcina kvartalo kie nia samideano Indalecio Segura prezentos dancan spektaklon.
Revene al la kongresejo (horo decidota) José María Rodríguez prelegos pri Flamenko. Post la parolado, la flamenka kantisto Ivan Centenillo, kune kun gitaristo, oferos al ni kelkajn flamenkajn kantaĵojn.
Je la 13:00 horo fermiĝos la Kongreso.
Aliaj agadoj dum la Kongreso:
- Elementa Kurso de esperanto fare de Rafaelo Mateos.
- Ordinara Kunveno de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
- Ekspozicioj (libroj kaj poŝtmarkoj).
- Libro-servo.

jueves, 15 de noviembre de 2012

Kunsido trinkejo Esperanto


Hodiaŭ vespere, en la trinkejo Espeanto de Malago, kelkaj membroj de AEU kunsidis por ĉokoladumi kaj babiladi pri niaj projektoj, klasoj kaj ĉefe pri la kongreso okazonta en Granado venontan decembron. Ĉiu ĵaŭde je la 18,30 h. ni kunsidos en ĉi trinkejo kaj ĉiuj membroj kaj ne membroj de AEU estas invitataj. Ĝis baldaŭ!

miércoles, 7 de noviembre de 2012

Inscripción en el 17º Congreso Andaluz de Esperanto

Ya se puede realizar la inscripción gratuita en el 17º Congreso Andaluz de Esperanto que se celebrará en Granada los días 15 y 16 de dicembre de 2012.

El formulario de inscripción se encuentra en la página http://www.esperantoandalucia.com/
Mediante el menú de la derecha se puede acceder a la sección que contiene la información relativa al congreso y el formulario de inscripción.