miércoles, 19 de septiembre de 2012

Curso de Esperanto en Málaga, Casa Invisible

            Ĉiuvendrede ekde la 1-a de oktobro, je la 19-a horo, okazos baza kurso de Esperanto ĉe la "Casa Invisible"  de Malago, strato  Nosquera, 11, gvidata de Carmela San Segundo. La kurso estas malfermita al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la internacia lingvo.

sábado, 1 de septiembre de 2012

79a Esperanto-Kongreso en Italujo. Mazaradelvalo 2012


79a Esperanto-Kongreso en Italujo. Mazaradelvalo 2012



















Saluton al ĉiuj,

Ni revenis el Sicilujo kun granda kvanto da novaj geamikoj kaj kun tre bona sperto. Nur kelkaj hispanoj ĉeestis la kongreson, sed ni estis la grupeto, pli vigla kaj simpatia, kvankam la etoso estis bonega. Sur Gazeto Andaluzia vi povos legi plian informon pri ĉi kongreso kaj sur la bulteno Monate ĉe Vi aperonta post du semajnoj proksimume, vi ankaŭ povos legi mallongan raporton pri la evento. En Facebook vi povas ĝui belajn fotojn pri Sicilujo kaj geesperantistoj el la tuta mondo.
 
http://www.facebook.com/#!/angelarquillos.esperanto