lunes, 31 de enero de 2011

Kunsido en Linares

Foto: Mariló Torres
Kun granda plezuro kaj ĝojo, la pasintan 28-an de januaro, vendredo, mia edzino kaj mi havis la eblecon kafumi kun niaj samideanoj el Jaeno, Higinio kaj Jordi, kiuj akceptis mian inviton, kun la ideo babili en centra kafejo de la urbo, ĉefe kun Higinio, kiu sciis malmulte pri la lastaj  aferoj okasintaj en AEU, kaj pri la renovigita Asocio fore de la pakto kun la Esperanta-Civito. Kiel dirite, Higinio sciis preskau nenion pri la lastaj ŝanĝoj kaj tute konsentis pri nia decido antaŭiri sendepende kun nia grava laboro disvastigi Esperanton. La babilado estis tre agrabla kaj fruktodona, oni parolis eĉ pri Interlingua, lingvo, kiun li tre bone regas kiel bona lingvistiko, sed ĉefe pri la pasinta Kongreso de Jaén kaj nia projekto kongresi en Granado. Kompreneble li parolis pri siaj travivaĵoj kun Esperanto dum la kvindekaj jaroj, kiam ne ekzistis televido, kaj nur per radio-aparato, li enregistris centojn da programoj en Esperanto: radio vatikana, ĉina radio, pola radio, ktp, kiujn li nuntempe kaj pacience, per moderna aparato ekomputiligas.  Mi konstatis lian emocion, kaj mi tre ĝojas ĉi sperton, ĉar li estas tre valora kaj tre inteligenta homo, kiu certe kunlaboros kun la movado en Andaluzio. Mi opinias ke ni devus renkontiĝi pli ofte , ne nur kun li, sed kun aliaj esperantistoj, kiuj estas izolitaj, sed ilia entuziasmo estas viva kaj ni devas revivigi tiun flamon, “la verdan flamon” de la esperantistoj. La reton, nian bultenon kaj aliajn informilojn, ni devas uzi ne nur por informado sed kiel aktiva kunlaborado, kaj tiamaniere neniu sentos sin sola, ĉar Zamenhof elpensis la lingvon, ne nur por komunikado, sed por unuigo de la popoloj. Jordi uzis permeson je sia laborejo por kunsidi kun ni kaj partopreni la interesan babiladon, kaj dum pli ol unu horo li restis tie, kaj Higinio profitis la okazon peti de li valorajn “informadikajn lecionojn”, ĉar Jordi estas sperta en tiaj aferoj kaj promesis gvidi lin tra la retaj vojoj dum la venonta monato februaro. Kelkaj nomoj venis al la menso de Higinio: Chema, Andrés Martín, Francisco Javier, la kongreso de Kordovo, ktp. Valoraj esperantistoj, kiujn li memoras kaj pri kiuj ni parolis. En nia bulteno Monate ĉe Vi mi aldonos pliajn detalojn.

Ángel Arquillos

jueves, 20 de enero de 2011

Invito partopreni en esperantlingvaj kurtfilmoj



Tutcerte vi ĉiuj konas la kurtfilmon Cent reĝisorita de Marie QUILLY kaj kie rolulas Fátima Jiménez, esperantistino membro de nia asocio. Temas pri filmeto kie la roluloj uzas la internacian lingvon. Tuj post vidi la kurtfilmon kelkaj membroj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo pripensis la eblon proponi al Marie kaj al Fatima la kunlaboradon de nia asocio en la produktado de pliaj filmetoj. La realigado de ĉi tiuj kurtfilmoj estas interesa ideo celanta apliki nian lingvon ĉiuloke. Do, jen la vico diskonigi ĉi tiun projekton al la ceteraj andaluziaj gesamideanoj, al kiuj povas interesi ĉi tiu agado. Ni proponas du aferojn:

1) Ni dezirus ricevi skriptojn aŭ ideojn por ellabori kurtfilmojn. Ekzemple, kompletaj skriptoj, ideoj pri scenejoj, dialogoj, roluloj, ktp. Do, kiu ajn rakontebla historio kiu povus esti poste kurtfilmo.

2) Dualoke, ni lanĉas jenan demandon: ĉu Vi ŝatus roli ĉe tiuj filmoj? Ĉu Vi ŝatus apei kiel aktoro ene de unu el tiuj filmetoj? Ĉu Vi kapablas? Ĉu Vi kuraĝas?

Se jes, kontaktu kun unu el la elektronikaj adresoj de AEU, ekzemple esperanto14 ĉe ono.com Ni atendas Viajn proponojn kaj kompreneble Vian sinoferon.

--------------------

Seguro que todos conocéis el corto Cent, dirigido por Marie QUILLY y donde también actúa Fátima Jiménez, esperantista miembro de nuestra asociación. Se trata de un corto en el que los actores utilizan la lengua internacional. Después de ver la película algunos miembros de la Asociación Andaluza de Esperanto pensaron en la posibilidad de proponer a Marie y a Fátima la colaboración de nuestra asociación en la producción de más cortos. La realización de este tipo de películas es una idea que puede ser interesante con el objetivo de usar nuestra lengua allí donde sea posible. Así que es hora ahora de dar a conocer este proyecto al resto de esperantistas andaluces, a quienes les pudiera interesar esta idea. Os proponemos dos cuestiones:

1) Nos gustaría recibir guiones o ideas para elaborar un corto. Por ejemplo, guiones completos, ideas de posibles escenarios, diálogos, protagonistas, etc. Es decir, cualquier idea que pueda ser transformada luego en un corto.

2) En segundo lugar os lanzamos un desafío: ¿A alguien le gustaría actuar en estos cortos? ¿Os gustaría aparecer como actor en una de estas películas? ¿Alguien se cree capaz? ¿Os atreveríais?

Si es que sí, contacta con una de las direcciones de correo electrónico de AEU, por ejemplo la mía de esperanto14 arroba ono.com Esperamos vuestras propuestas y por supuesto vuestro ofrecimiento.

José María Rodríguez Hernández
Asociación Andaluza de Esperanto

lunes, 17 de enero de 2011

Aperis la n-ro 89 de GAZETO ANDALUZIA



Jam aperis la n-ro 89 de la revuo GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Ekde ĉi numero la nombro da paĝoj pliiĝas, tiel ekde nun la revuo enhavos 44 paĝojn. Sur la numero kiu atingos la hejmojn de la legantoj proksimume post unu semajno oni povos legi jenon:

- Raporto pri la 15-a Andaluzia Kogreso de Esperanto okazinta en Jaeno fine de la pasinta monato oktobro.
- Historia Artikolo pri la forpelo de la bapitaj maŭroj en la 17-a jarcento.
- La Lingva Angulo sciigos al ni kiamaniere uzi ĝuste la adverbojn kiam oni akompanas la verbojn.
- Fatima Jiménez, nia arunda samideanino, publikigas belegan poezion sub la titolo “Sonĝo”.
- La paĝo pri historio de Esperanto en Andaluzio rakontos al ni kelkajn biografiajn notojn pri Benito Cordobés Herencia, aktiva sindikatisto en Kordovo kiu lernis la internacian lingvon. Li mortis komence de la civila milito en la jaro 1936.
- Malgranda novelo sub la titolo “La ĉefrolulino”
- Raporto pri la prezento en Kordovo de la kurtfilmo “Pilar Sarasola, virino kontraŭfluen” al kiu oni invitis oficiale al Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
- La branĉo pri internaciaj esperanto-asocioj temas pri ILERA, la faka asocio de la esperanto-movado kie aniĝas la radioamatoroj.
- Oni parolas ankaŭ pri la esperantlingva kurtfilmo prezentita en Antekero (Malago)
- La paĝo pri turismo montros al ni la allogaĵojn de la urbo El Puerto de Santa Maria en Kadizo.
- La paĝo pri gastronomio helpos al ni prepari bongustan ruĝan ajlon je la almeria stilo.
- La flamenka branĉo parolas pri la ĵusa decido de Unesko konsideri la flamenkan arton kiel ne-materia havaĵo de la Homaro.
- Kaj fine la paĝo pri misteroj kaj legendoj de Andaluzio sciigos al ni pri parapsikologiaj fenomenoj okazintaj ĉe la Fakultato pri Belarto en Sevilo.

Krome, ni plibonigis la presan kvaliton de la revuo. Do, ni invitas al Vi ĉiuj legi ĝin kaj se eble kunlabori por venontaj numeroj. La revuon ricevas ĉiuj membroj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, do ni profitas ĉi tiujn liniojn por inviti al ĉiuj andaluzoj amantaj la internacian lingvon aliĝi al nia asocio. Bonan legadon.

José María Rodríguez Hernández
Redaktoro de GAZETO ANDALUZIA

-----------------------

Ya ha salido el número 89 de la revista GAZETO ANDALUZIA, órgano oficial de la Asociación Andaluza de Esperanto. A partir del nº 89 el número de páginas aumenta, y así pasamos de las 40 que hasta ahora se venían editando a las 44. En el número que llegará en unas semanas a todos los lectores es posible encontrar el siguiente contenido:


- Reportaje sobre el 15º Congreso Andaluz de Esperanto que se celebró en Jaén a finales del pasado mes de octubre.
- El artículo sobre historia de Andalucía nos contará la expulsión de los moriscos en el siglo XVII.
- La sección sobre gramática nos dirá la manera correcta de usar los adverbios cuando éstos acompañan al verbo.
- Fátima Jiménez, esperantista de Ronda, publica una poesía con el título “Sonĝo”.

- La página de historia del esperantismo andaluz nos hablará de Benito Cordobés Herencia, un activo sindicalista cordobés, muerto al comienzo de la guerra civil y de su actividad como esperantista.
- Un pequeño relato con el título “La ĉefrolulino”.

- Reportaje sobre la presentación en Córdoba del corto “Pilar Sarasola, una mujer contracorriente” al que se invitó oficialmente a la Asociación Andaluza de Esperanto.
- La sección de asociaciones internacionales esperantistas nos presentará a ILERA, la asociación que agrupa a los radioaficionados que utilizan la lengua internacional.
- Se hablará también del corto en esperanto que con el título Cent fue presentado en Antequera (Málaga).
- La página de turismo nos mostrará las bellezas de El Puerto de Santa María (Cádiz).
- La sección de gastronomía nos ayudará a preparar un delicioso ajo rojo al estilo de Almería.
- La página dedicada al Flamenco nos contará la reciente decisión de la Unesco de considerar al flamenco como patrimonio inmaterial de la Humanidad.
- Y finalmente la sección de misterios y leyendas de Andalucía nos contará los fenómenos paranormales que sucedieron en la Facultad de Bellas Artes en Sevilla.

Además de aumentar el número de páginas la revista también ha mejorado su calidad de impresión. Así que con todo esto te invitamos a leer la revista y si es posible colaborar en su elaboración para futuros n úmeros. La revista la reciben todos los miembrso de la Asociación Andaluza de Esperanto, así que aprovechamos estas líneas para invitar a todos los amantes de la lengua interncional que viven en Andalucía a hacerse miembrso de la Asociación. Buena Lectura.

José María Rodríguez Hernández
Redactor de GAZETO ANDALUZIA.