miércoles, 3 de agosto de 2011

Sukcesa 96-UK en la belega urbo Kopenhago


Dum unu semajno, dudeko da hispanoj ĝuis la 96-UK-on en la mirinda urbo Kopenhago, kie, malgraŭ stranga somero, -pluveto kaj malvarmo-, la unuaj du tagoj, la ceteraj pliboniĝis kaj nia revo realiĝis, ĉar kunsidi kun homoj el pli ol 60 landoj, ne estas ĉiŭtaga afero, kaj babili kun la plej elstaraj geesperantistoj, imagu, estas grava sperto. Post ĉi neforgesebla semajno, denove en Hispanio mi pripensas la aferon aranĝi nian kongreseton en Sevilo, ĉar sevilanoj pretas kaj la ceteraj membroj de AEU mi esperas ke ankaŭ. Per la paĝaro "Libera Folio" http://www.liberafolio.org/uk2011 vi povas legi detale kio okazis dum la kongreso. Mi informos pri mia sperto en nia bulteno kaj en Gazeto Andaluzia. Kompreneble en Libera Folio vi scios preskaŭ ĉion okazinta, sed en niaj gazetoj, mi parolos pri mia persona vidpunkto kaj sperto kun fotoj. Mi aldonas kelkajn por ke vi vidos ion. La venonta UK okazos en Vietnamio, kiu kuraĝas aliĝi al tiu kongreso? Mi pripensas la aferon, ĉar la vojaĝo estas tro longa, kaj eble multekosta.

Ángel Arquillos








viernes, 15 de julio de 2011

NOVA NUMERO DE "JURA TRIBUNO INTERNACIA"



Eldonita de Esperanta Jura Asocio, kunlabore kun nia Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, oni prezentos en Kopenhago, kadre de la ĉi-jara Universala Kongreso, la 10-an numeron de la jura revuo JURA TRIBUNO INTERNACIA. Ĉi-numere la revuo pritraktas jenajn temojn:

- Skizo de la Dana Jur-Sistemo.
- Enkondukon en la Studon pri la Arbitracia Kontrakto.
- La Operaco Hieronimo, el la internaci-jura vidpunkto.

La revuo, eldonita ĉi tie en Andaluzio, estas disvastigita tra la tuta mondo al tiuj geesperantistoj kiuj fakas pri juraj aferoj (advokatoj, juĝistoj, jur-profesoroj….) Se al Vi interesas tiuj aferoj ne hezitu kontakti kun la redaktoro:

J.M. Rodríguez, Apartado de Correos 3142. E-14080 Córdoba (Hispanio)

jueves, 7 de julio de 2011

Etosa vespero en Malago


        Hieraŭ   vespere,   Solo   Tronik,   Vinga,  Karmela, Mariló, mi kaj nova esperantistino el Ronda, kunsidis por  praktiki  la  lingvon,  ŝi  eklernas  de  antaŭ  unu monato, do ni ne povis multe babili, sed ni  profitis la okazon   paroli  pri  la   movado  en   Andaluzio,  en esperanto   kaj  en la  kastilia, en  esperanto  ĉar  nia samideanino  Vinga  el  Pollando  scias  nenion pri la hispana,  kaj  en  la  kastilia  ĉar  Isa,  nia  nova samideanino, ankoraŭ ne kapablas flue paroli, sed sufiĉe bone komprenas. Ni kafumis kaj bierumis en alloga trinkejo apud la ĉefestrato de la urbo, kaj post du horoj ni adiaŭis kaj rendevuis ĝis nova kunsido. En Ronda nuntempe estas grupeto da kvin homoj, kiuj entuziasme studas esperanton kaj ni deziras al ili sukceson.
Ángel Arquillos


martes, 7 de junio de 2011

jueves, 26 de mayo de 2011

Ecologistas en Acción




Hodiaŭ, kiel anoncite, ni kunsidis kun membroj de la grupo “Ecologistas en Acción”, en la t.n. Casa Invisible de Malago, strato Nosquera, 11. Ĉiuj interesiĝis pri Esperanto kaj atente aŭdis la prelegon fare de Carmen  San-Segundo pri la vivo de Zamenhof kaj la unuaj paŝoj en Esperanto, unuaj kongresoj, kaj diversaj grupoj kaj Asocioj. Mi parolis pri la 16 reguloj de Esperanto kaj pri niaj aferoj, klasoj, renkontiĝoj, perretaj kursoj, ktp. Kiel dirite, ĉiiuj interesiĝis kaj eble ni havos novajn lernantoj por la venonta kurso. Inter la ĉeestantoj estis Solo Tronik kaj lia amatino el Pollando. La babilado estis tre interesa kaj ni promesis kunsidi denove por paroli pli profunde pri la lingvo, ĉar hodiaŭ temis pri presentado de la gramatiko kaj historio de Esperanto.


Ángel Arquillos

viernes, 20 de mayo de 2011

Gitar-muziko en KD


Pasis multe da jaroj por ke nia kara samideano Juan Antonio Torres "Juanto" povus ĝui kaj aŭskulti sian muzikon surdiskigitan, kaj finfine lia sonĝo realiĝis. Ĉiuj konas lin, sed ne kiel fama gitar-ludisto, ĉar terura aŭtomobil-akcidento tranĉis lian karieron kiam li estis tre juna, sed ne lian vivon kaj viglecon malgraŭ grandaj sekvaĵoj de malsano, kiuj ne malpermesas al li travojaĝi la mondon, ami Esperanton, partopreni multajn renkontiĝojn, kongresojn, ktp. Mi miras lin ĉar li estas ekzemplo de homo, kiu tre amas la vivon kaj spiritajn aferojn. Li vere feliĉas kaj mirigas la ceterajn. Mi gratulas lin kaj deziras al li longan kaj feliĉan vivon. Gratulon Juanto!, via muziko belsonas ĉar vi ludis arte kaj nun malgraŭ ĉio, amas la homaron kaj estas esperantisto. Vi estas granda Juanto!
Ángel Arquillos

sábado, 14 de mayo de 2011

Renkontiĝo kun Solo kaj Vinga




Lastatempe ni havas oftajn vizitojn de geesperantistoj, kaj ni ĝoje bonvenigas ilin ĉiujn. Hieraŭ vespere ni rendevuis kun nia malagana samideano "Solo-Tronik", fama internacie konata kantisto kaj komponisto de kanzonoj en Esperanto, kaj lia amatino Vinga Kruszyk el Pollando. Bedaŭrinde kelkaj grupanoj ne povis ĉeesti la rendevuon pro diversaj kialoj, ĉefe malsano. Mi esperas ke por la venonta kunsido kun ambaŭ, alvenos pliaj homoj ĉar mi estos intervjuita de Vinga kaj denove ni ĝuos interesan babiladon pri diversaj temoj precipe pri Esperanto.