Dum unu semajno, dudeko da hispanoj ĝuis la
96-UK-on en la mirinda urbo Kopenhago, kie, malgraŭ stranga somero, -pluveto
kaj malvarmo-, la unuaj du tagoj, la ceteraj pliboniĝis kaj nia revo realiĝis,
ĉar kunsidi kun homoj el pli ol 60 landoj, ne estas ĉiŭtaga afero, kaj babili
kun la plej elstaraj geesperantistoj, imagu, estas grava sperto. Post ĉi
neforgesebla semajno, denove en Hispanio mi pripensas la aferon aranĝi nian
kongreseton en Sevilo, ĉar sevilanoj pretas kaj la ceteraj membroj de AEU mi
esperas ke ankaŭ. Per la paĝaro "Libera Folio" http://www.liberafolio.org/uk2011 vi povas legi detale kio
okazis dum la kongreso. Mi informos pri mia sperto en nia bulteno kaj en Gazeto
Andaluzia. Kompreneble en Libera Folio vi scios preskaŭ ĉion okazinta, sed en
niaj gazetoj, mi parolos pri mia persona vidpunkto kaj sperto kun fotoj. Mi
aldonas kelkajn por ke vi vidos ion. La venonta UK okazos en Vietnamio, kiu
kuraĝas aliĝi al tiu kongreso? Mi pripensas la aferon, ĉar la vojaĝo estas tro
longa, kaj eble multekosta.
Ángel Arquillos
Me gustaría que hicierais comentarios, solo para saber que habéis visitado la página.
ResponderEliminarEnvio! Kia envio! Sed malgraŭ tiu agnoskita envio mi feliĉas ĉar Andaluzio kaj la andaluza esperantistaro ĉeestis Universalan Kongreson, espereble tio okazos ĉiam.
ResponderEliminarJ.M. Rodríguez
Tiu ĉi estis mia unua Universala Kongreso, kaj estis neforgesebla travivaĵo!
ResponderEliminarEstas domaĝe, ke mi renkontis neniun el vi. Eble tio ne estas tro stranga, ĉar estis tiom da personoj, tiom da programeroj... Nu, eble en estonta UK, ĉu eble en Vjetnamujo? ;)
Paroli pri Vietnamujo estas grava kaj serioza afero, tamen oni devas pripensi, ĉar la ideo estas ege interesa. Ĉu vi pretas partopreni la Andaluzian Kongreson? Ni bezonas partoprenantojn por redakti provizoran programeron.
ResponderEliminarJes! La Andaluzia Kongreso okazos en Sevilo, ĉu ne? Se jes, kalkulu kun mia ĉeesto (kaj, se necese, eĉ kunlaboro, kondiĉe ke mi ne devos publike paroli ;))
ResponderEliminarSe vi ricevas nian bultenon "Monate ĉe vi", kiel membro de AEU, en ĝi aperas la afiŝo pri la Andaluzia Kongreso, ankaŭ en ĉi blogo. Kompreneble vi ne devos publike paroli, vi povas helpi la LKK- anojn en Sevilo, se necese. La plej bona helpo estas ĉeesto. La Kongreso okazos du tagoj post la Centjariĝa festo de Sevilo.
ResponderEliminarSaluton Ángel, Pepe, kaj la du Mariló,
ResponderEliminarMi tre sane envias vin, cxar mi ne havis monon por iri.
Karmela