Eldonita de Esperanta Jura Asocio, kunlabore kun nia Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, oni prezentos en Kopenhago, kadre de la ĉi-jara Universala Kongreso, la 10-an numeron de la jura revuo JURA TRIBUNO INTERNACIA. Ĉi-numere la revuo pritraktas jenajn temojn:
- Skizo de la Dana Jur-Sistemo.
- Enkondukon en la Studon pri la Arbitracia Kontrakto.
- La Operaco Hieronimo, el la internaci-jura vidpunkto.
La revuo, eldonita ĉi tie en Andaluzio, estas disvastigita tra la tuta mondo al tiuj geesperantistoj kiuj fakas pri juraj aferoj (advokatoj, juĝistoj, jur-profesoroj….) Se al Vi interesas tiuj aferoj ne hezitu kontakti kun la redaktoro:
J.M. Rodríguez, Apartado de Correos 3142. E-14080 Córdoba (Hispanio)
Ne forgesu sendi al mi ekzempleron,kvankam pri juro mi scias malmulte sed la legado mi certas ke estas tre interesa.
ResponderEliminar