Hieraŭ vespere, Solo Tronik, Vinga, Karmela, Mariló, mi kaj nova esperantistino el Ronda, kunsidis por praktiki la lingvon, ŝi eklernas de antaŭ unu monato, do ni ne povis multe babili, sed ni profitis la okazon paroli pri la movado en Andaluzio, en esperanto kaj en la kastilia, en esperanto ĉar nia samideanino Vinga el Pollando scias nenion pri la hispana, kaj en la kastilia ĉar Isa, nia nova samideanino, ankoraŭ ne kapablas flue paroli, sed sufiĉe bone komprenas. Ni kafumis kaj bierumis en alloga trinkejo apud la ĉefestrato de la urbo, kaj post du horoj ni adiaŭis kaj rendevuis ĝis nova kunsido. En Ronda nuntempe estas grupeto da kvin homoj, kiuj entuziasme studas esperanton kaj ni deziras al ili sukceson.
Ángel Arquillos
No hay comentarios:
Publicar un comentario