Hodiaŭ, kiel anoncite, ni
kunsidis kun membroj de la grupo “Ecologistas en Acción”, en la t.n. Casa
Invisible de Malago, strato Nosquera, 11. Ĉiuj interesiĝis pri Esperanto kaj
atente aŭdis la prelegon fare de Carmen San-Segundo pri la vivo de
Zamenhof kaj la unuaj paŝoj en Esperanto, unuaj kongresoj, kaj diversaj grupoj
kaj Asocioj. Mi parolis pri la 16 reguloj de Esperanto kaj pri niaj aferoj,
klasoj, renkontiĝoj, perretaj kursoj, ktp. Kiel dirite, ĉiiuj interesiĝis kaj
eble ni havos novajn lernantoj por la venonta kurso. Inter la ĉeestantoj estis
Solo Tronik kaj lia amatino el Pollando. La babilado estis tre interesa kaj ni
promesis kunsidi denove por paroli pli profunde pri la lingvo, ĉar hodiaŭ temis
pri presentado de la gramatiko kaj historio de Esperanto.
Ángel Arquillos
No hay comentarios:
Publicar un comentario