Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 802
2019-05-11
N-ro 802
2019-05-11
BALOTADO PRI KOMITATANOJ B KOMENCITA
Unuafoje en la historio de UEA, la membroj povos voĉdoni rete en "via spaco" en la retejo de UEA. Ĉirkaŭ 800 membroj, kiuj aŭ ne havas retpoŝtadreson aŭ kie la retpoŝtadreso en la pasinteco iel ne funkciis, tamen ricevos paperan balotilon poŝte kaj devas resendi ĝin poŝte.
Partopreno eblas por ĉiu membro, kiu jam kotizis por la jaro 2019. Tiel la membroj elektas la reprezentantojn de la indvidua membraro en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2019-2022. Temas pri demokratia elemento de nia asocio. Voĉdono ne nur estas rajto, sed ankaŭ demokratia devo. Inter la 8 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas ankaŭ ĉe: https://uea.org/asocio/ elektoj/kkb2019, eblas voĉdoni por 5 kandidatoj. La voĉdono estas plene anonima.
Reta voĉdono eblas ĝis la 28-a de junio. Paperaj balotiloj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la sama dato.
No hay comentarios:
Publicar un comentario