lunes, 12 de diciembre de 2011



          Kun granda plezuro mi informas la membrojn de AEU, pri la pasinta renkontiĝo en Vélez-Malaga, kie grupeto da gesamideanoj ĝuis belan kaj agrablan Zamenhof-Tagon. Mi certas ke multaj ne ĉeestis pro diversaj problemoj kiel: laboro, ekzamenoj, mono…, tamen la grupeto profitis la okazon por paroli pri la Movado, novaj lernantoj, venonta kongreso, kaj ĉiutagaj aferoj. En la Kafejo “Punto Norte”, ni gustumis ĉokoladon kun tipaj hispanaj (churros), kaj post longa kaj kultura promenado tra la moderna kaj historia urbo, gvidataj de la ĉiĉerono Fabián,  alvenis la tempo manĝi kaj en alloga hinda restoracio ni daŭrigis nian agrablan “ekskuson” manĝante kaj gustumante hindajn delicojn. Pli poste, ni kafumis kaj daŭrigis la promenadon ĝis la domo de Fabián, kie ni ĝuis agrablan esperantan ludon per specialaj ludkartoj, por praktiki la lingvon. Eble multaj ne kutimas legi nian blogon, kie aperas la anonco pri la Zamenhof-Tago kaj eble ne legas miajn mesaĝojn per kiuj mi informis al ĉiuj pri la evento. Ni devas atendi tutan jaron por denove kunsidi okaze de Zamenhof-festo, tamen, la grupeto interkonsentis kunsidi almenaŭ unufoje monate por praktiki la lingvon ĉe Fabián.


2 comentarios:

  1. Kia granda plezuro vidi, almenaŭ surfote, denove bonajn geamikojn! Multajn salutojn al ĉiuj, mi ne povis iri en Velezon, familiaj devoj, tamen kalkulu ĉiam kun mi por kunhelpi en kia ajn laboro por disvastigi la lingvon en nia lando. Kaj multajn salutojn al Fabián kaj al la ceteraj velezanoj, kiujn mi ne vidas post la Jaena Kongreso. Ĝis baldaŭ !

    ResponderEliminar
  2. Bedaŭrinde la festo ne estis kiel ni planis, ĉar preskaŭ neniu respondis mian invit-mesaĝon, sed la etoso dum la tuta tago estis vere agrabla.

    ResponderEliminar