miércoles, 7 de diciembre de 2011

Aperis la numero 92-a de GAZETO ANDALUZIA

 

Post kelkaj tagoj Vi povos legi la numeron 92-an de nia revuo GAZETO ANDALUZIA, kiu nuntempe troviĝas ĉe la presejo. Ene de ĝi estos eble legi abundan raporton pri la ĵus okazinta Andaluzia Kongreso de Esperanto en Sevilo.
La revuo ankaŭ enhavas artikolon pri historio de Andaluzio, ĉi-foje oni rakontas la komencon de la futbalo en nia lando; same, ĉe la lingva angulo oni parolas pri la uzo de la vorto kiom; la fako pri internaciaj E-asocioj parolas ĉi-numere pri la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Estos eble legi ankaŭ pri la belega vilaĝo Tarifa, en la kadiza provinco, kiu estas la plej suda pinto de la eŭropa kontinento; la paĝo pri la historio de esperanto en Andaluzio prezentas al ni la S-ron Roberto Maraury Barredo, vaska elstara esperantisto kiu agadis ene de la rotaria movado en Malago. La branĉo temanta pri la flamenka arto parolas pri la gitaristo Manolo Sanlucar kaj tiu temanta pri la misteroj kaj legendoj de Andaluzio prezentos ĉi-numere ne dubindan aferon, sed tute reala, ĉar ĝi sciigos al ni pri la historio de infano prizorgita de lupoj en Siero Morena. Fine, dank’al la kuirarta paĝo ni lernos prepari bongustajn oranĝajn ringojn laŭ la onuba stilo.

Do, ni esperas, ke al vi ĉiuj plaĉos la revuo kaj memoru, ke oni dissendas ĝin al la membraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Kompreneble, komentoj, kritikoj (eĉ bonaj), opinioj kaj simile pri la revuo estas ege bonvenaj ĉe: esperanto14 heliko ono.com Vi jam scias heliko=@


No hay comentarios:

Publicar un comentario