Post mia
ĉeesto al la 78-a itala kongreso de Esperanto, mi pretas daŭrigi mian laboron
preparante nian andaluzan kongreson kune kun la ceteraj gesamideanoj el
Kordovo, Sevilo, Jaeno, Vélez... Unu semajno sufiĉas por ĝui neforgeseblan
sperton, ĉar krokodilado estis preskaŭ neebla kaj tio devigis al mi pensi kaj
paroli la tutan tempon en Esperanto. Tion ni devas klopodi dum la venonta
kongreso en Sevilo, kie mi esperas vidi vin ĉiuj, ĉar ni havos Ĝeneralan
Kunsidon por elekto de novaj postenoj por plifortigi la Asocion kaj aranĝi
eventojn kaj novan kongreson.
Vidu
kelkajn fotojn pri la itala kongreso, kie ĉeestis pli ol 265 homoj el multaj
landoj.
|
Ekkskurso Lago Maggiore |
|
Dum manĝado |
|
Kongres-enirejo |
|
Basiliko Superga |
|
Urbodomo de Torino |
Ángel Arquillos
No hay comentarios:
Publicar un comentario