domingo, 6 de enero de 2013

Speciala kurso de Esperanto


Carmela San Segundo daŭre gvidos bazan kurson de Esperanto en la nova adreso: Plaza de la Aurora ĉe la angulo de strato Mármoles apud la rivero. La klasoj komencos la 17-an de januaro ĉiujaŭde je la 20-a h.

Carmela San Segundo continuará impartiendo un curso básico de Esperanto en la nueva dirección: Plaza de la Aurora esquina a la calle Mármoles junto al río. Las clases comenzarán el 17 de enero todos los jueves a las 20 h. 

viernes, 4 de enero de 2013

Asociaciones esperantistas de Andalucía


Asociaciones y grupos esperantistas de Andalucía.
Asocioj kaj esperantaj grupoj de Andaluzio.


Andaluzia Esperanto-Unuiĝo
andaluciaesperanto@gmail.com

Malaga Esperanto-Klubo
angelarquillos@gmail.com

Asociación Sevillana de Esperanto
info@esperantosevilla.org

Asociación Cordobesa de Esperanto
esperanto14@ono.com

Jaena Esperanto-Asocio
ridinda@gmail.com

Club de Esperanto de Ronda
esperantoarunda@gmail.com

Asociación Onubense de Esperanto
rafmagon@yahoo.com

Esperanto el Kadizo
esperantokadizo@gmail.com

AEU Bulteno
angelarquillos@gmail.com

Revuo "Gazeto Andaluzia"
esperanto14@ono.lcom

martes, 18 de diciembre de 2012

17-Andaluzia Kongreso de Esperanto-Granado-2012


 Gekaraj,
Ĉi semajnfino estas neforgesebla ĉar okazis nia 17-a Andaluzia Kongreso de Esperanto organizita de AEU en la bela urbo Granado, kie ankaŭ mi prezentis mian libron pri originalaj poemoj en esperanto: mediteraneaj eroj. Pri ĉi evento vi trovos raporton en nia bulteno Monate ĉe Vi aperonta post deko da tagoj. Jen kelkaj fotoj.


           La kantisto kantas La Esperon kun flamenka stilo
                              
    Prelego de Miguel Fernández, kiu ankaŭ kantis flamenkon
                                      
          Chema, mi kaj Indalecio esperantista dancisto
                             
          Rafael Mateos gvidis specialan kurson al komencantoj
                               
         Grupeto apud restoracio kie ni gustumis bankedon
                                

viernes, 23 de noviembre de 2012

17-a ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO Granado 15/16 decembro 2012

 


Nome de la organizantoj de la 17-a Andaluzia Kongreso de Esperanto, tio estas Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, estas granda plezuro sciigi al Vi pri la definitiva programo de la renkontiĝo de la andaluzia esperantistaro kaj ankaŭ pri la kongresejo, kun la espero vidi al la tuta esperantistaro de Andaluzio en Granado la semajnfino de la 15-a kaj 16-a de decembro 2012.
Kongresejo: Salono “Granada” de la Hotelo ANACAPRI, sur la strato Joaquín Costa 7 en Granado. La kongresejo troviĝas meze de la centra parto de la urbo, apud la fama Carrera del Darro kaj ne tro fore de la Sakromonta kvartalo, la Albajcino kaj tuj apud la Katedralo.
PROGRAMO
Sabato, la 15-an de decembro 2012
La kongresejo malfermiĝos je la 10:30 horo.
11:00 Saluton kaj bonvenon fare de la organizantoj kaj reprezentantoj de la diversaj grupoj.
11:15 La estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo prezentos la nuntempan situacion de esperanto en Andaluzio.
11:45 Prelego de Pablo Foche “Linukso kaj libera softvaro”.
12:45 “Sur la spuroj de García Lorca”, prelego kaj deklamado de poemoj fare de Miguel Fernández, granada esperantisto.
13:45 Komuna Kongresa Vespermanĝo.
17:00 Magia spektaklo en esperanto.
17:45 Prelego de Rafaelo Mateos.
18:30 José María Rodríguez prelegos pri la Alhambro.
19:30 Nokta vizito al la Alhambro (gvidado en esperanto).
Dimanĉo, la 16-an de decembro 2012
Dummatene ni promenados kaj matenmanĝos ĉe la Albajcina kvartalo kie nia samideano Indalecio Segura prezentos dancan spektaklon.
Revene al la kongresejo (horo decidota) José María Rodríguez prelegos pri Flamenko. Post la parolado, la flamenka kantisto Ivan Centenillo, kune kun gitaristo, oferos al ni kelkajn flamenkajn kantaĵojn.
Je la 13:00 horo fermiĝos la Kongreso.
Aliaj agadoj dum la Kongreso:
- Elementa Kurso de esperanto fare de Rafaelo Mateos.
- Ordinara Kunveno de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
- Ekspozicioj (libroj kaj poŝtmarkoj).
- Libro-servo.

jueves, 15 de noviembre de 2012

Kunsido trinkejo Esperanto


Hodiaŭ vespere, en la trinkejo Espeanto de Malago, kelkaj membroj de AEU kunsidis por ĉokoladumi kaj babiladi pri niaj projektoj, klasoj kaj ĉefe pri la kongreso okazonta en Granado venontan decembron. Ĉiu ĵaŭde je la 18,30 h. ni kunsidos en ĉi trinkejo kaj ĉiuj membroj kaj ne membroj de AEU estas invitataj. Ĝis baldaŭ!

miércoles, 7 de noviembre de 2012

Inscripción en el 17º Congreso Andaluz de Esperanto

Ya se puede realizar la inscripción gratuita en el 17º Congreso Andaluz de Esperanto que se celebrará en Granada los días 15 y 16 de dicembre de 2012.

El formulario de inscripción se encuentra en la página http://www.esperantoandalucia.com/
Mediante el menú de la derecha se puede acceder a la sección que contiene la información relativa al congreso y el formulario de inscripción.

miércoles, 19 de septiembre de 2012

Curso de Esperanto en Málaga, Casa Invisible

            Ĉiuvendrede ekde la 1-a de oktobro, je la 19-a horo, okazos baza kurso de Esperanto ĉe la "Casa Invisible"  de Malago, strato  Nosquera, 11, gvidata de Carmela San Segundo. La kurso estas malfermita al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la internacia lingvo.