viernes, 23 de noviembre de 2012

17-a ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO Granado 15/16 decembro 2012

 


Nome de la organizantoj de la 17-a Andaluzia Kongreso de Esperanto, tio estas Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, estas granda plezuro sciigi al Vi pri la definitiva programo de la renkontiĝo de la andaluzia esperantistaro kaj ankaŭ pri la kongresejo, kun la espero vidi al la tuta esperantistaro de Andaluzio en Granado la semajnfino de la 15-a kaj 16-a de decembro 2012.
Kongresejo: Salono “Granada” de la Hotelo ANACAPRI, sur la strato Joaquín Costa 7 en Granado. La kongresejo troviĝas meze de la centra parto de la urbo, apud la fama Carrera del Darro kaj ne tro fore de la Sakromonta kvartalo, la Albajcino kaj tuj apud la Katedralo.
PROGRAMO
Sabato, la 15-an de decembro 2012
La kongresejo malfermiĝos je la 10:30 horo.
11:00 Saluton kaj bonvenon fare de la organizantoj kaj reprezentantoj de la diversaj grupoj.
11:15 La estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo prezentos la nuntempan situacion de esperanto en Andaluzio.
11:45 Prelego de Pablo Foche “Linukso kaj libera softvaro”.
12:45 “Sur la spuroj de García Lorca”, prelego kaj deklamado de poemoj fare de Miguel Fernández, granada esperantisto.
13:45 Komuna Kongresa Vespermanĝo.
17:00 Magia spektaklo en esperanto.
17:45 Prelego de Rafaelo Mateos.
18:30 José María Rodríguez prelegos pri la Alhambro.
19:30 Nokta vizito al la Alhambro (gvidado en esperanto).
Dimanĉo, la 16-an de decembro 2012
Dummatene ni promenados kaj matenmanĝos ĉe la Albajcina kvartalo kie nia samideano Indalecio Segura prezentos dancan spektaklon.
Revene al la kongresejo (horo decidota) José María Rodríguez prelegos pri Flamenko. Post la parolado, la flamenka kantisto Ivan Centenillo, kune kun gitaristo, oferos al ni kelkajn flamenkajn kantaĵojn.
Je la 13:00 horo fermiĝos la Kongreso.
Aliaj agadoj dum la Kongreso:
- Elementa Kurso de esperanto fare de Rafaelo Mateos.
- Ordinara Kunveno de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
- Ekspozicioj (libroj kaj poŝtmarkoj).
- Libro-servo.

1 comentario:

  1. Thanks for sharing, nice post! Post really provice useful information!

    Giaonhan247 chuyên dịch vụ mua hàng mỹ từ dịch vụ order hàng mỹ hay nhận mua nước hoa pháp từ website nổi tiếng hàng đầu nước Mỹ mua hàng ebay ship về VN uy tín, giá rẻ.

    ResponderEliminar