jueves, 14 de octubre de 2010

Aperis la 87-a numero de GAZETO ANDALUZIA

Ĵus aperis la n-ro 87-a de GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.  Ni invitas legi la revuon al ĉiuj andaluzaj geesperantistoj.  Ene de ĝi Vi trovos informojn pri la disvolviĝo de esperanto en Andaluzio; la lastajn novaĵojn pri la okazigo en Jaeno, fine de la monato oktobro, de la ĉi-jara Andaluza Kongreso de Esperanto; artikolon pri la libro “1984” de George Orwell kaj liaj rilatoj kun esperanto;  historian esploron pri skota reĝo, kies postmortaj restaĵoj, ripozis en Andaluzio.  Esperanta Jura Asocio, internacia faka asocio, sinprezentas en la paĝojn de nia revuo. “Lingva Angulo” pruvos klarigi kiamaniere  uzi la propozicion “ĉu”.  Itala samideanino parolas nin pri la ĵus okazita 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, la mongola ĉefurbo.  La historia fako “Notoj pri Esperanto kaj Andaluzio” parolas ĉi-numere pri elstara hispana sciencisto, politikisto kaj esperantisto Generalo Emilio Herrera Linares, kiu naskiĝis en Granado.  Ĉi-numere ni turismas en Linares; pri Jaeno ankaŭ temas la paĝoj pri Misteroj kaj Legendoj, ĉi-foje ni parolas pri la Sankta Vizaĝo de Jaeno.  Dank’al la paĝo “Andaluza Kuirarto” ni lernos kuiri pagelon laŭ la stilo de la urbo Rota en Kadizo kaj fine, la flamenka paĝo temas pri la ministaj kantoj.

Do, jen nova eldono de nia revuo en esperanto.  Ni invitas al ĉiuj gesamideanoj ne nur legi ĝin, sed ankaŭ kunlabori okaze de la venontaj numeroj.  Ni memorigas al ĉiuj, ke nia revuo aperas 4-foje en la jaro.

Pliaj informoj pri la revuo en:  esperanto14  heliko  ono.com     heliko = @


Acaba de aperecer el número 87 de GAZETO ANDALUZIA, órgano oficial de la Asociación Andaluza de Esperanto.  Invitamos a todos los esperantistas andaluces a leer la revista.  En ella podreis encontrar informaciones sobre el idioma esperanto en Andalucía; las últimas noticias sobre el Congreso Andaluz de Esperanto, que se celebrará este año en Jaén a finales del mes de octubre; un artículo sobre el libro de George Orwell "1984" y sus relaciones con el idioma esperanto; un estudio histórico sobre un rey de Escocia, cuyos restos mortales descansaron en Andalucía.  La Asociación de Juristas Esperantistas se presenta en las páginas de la revista.  La sección "Lingva Angulo" intentará aclarar cómo usar correctamente la partícula "ĉu".  Una esperantista italiana nos habla del 6º Congreso Asiatico de Esperanto, que ha tenido lugar en Ulan-Bator, capital de Mongolia.  La sección de historia "Notas sobre el esperanto y Andalucía" nos habla en este número sobre un destacado científico, político y esperantista español que nació en Granada, el General Emilio Herrera Linares.  Haremos turismo en Linares y siguiendo en Jaén hablaremos de misterios y leyendas de Andalucía, esta vez sobre la reliquia del Santo Rostro.  En la página "Andaluza Kuirarto" aprenderemos a cocinar urta a la roteña y por último en la página de flamenco podremos leer algo sobre los cantes mineros.

Así que te presentamos un nuevo número de nuestra revista en esperanto.  Y por supuesto no sólo invitamos a todos los esperantistas a leerla, sino también a colaborar con ella en los próximos números.  Os recordamos que la revista es cuatrimestral.

Más información sobre la revista en:   esperanto14 arroba ono.com   arroba = @


domingo, 26 de septiembre de 2010

Esperanto en los autobuses de Cordoba

Saluton



La municipa entrepreno AUCORSA (Kordovaj Urbaj Autobusoj Anonima Societo) ekigis kampanjon kun la celo danki al la utiligantoj de la autobusa publika servo en Kordovo, kaj pro tio la entrepreno fiksis algluajhojn che la autobusoj mem kun la vorto "DANKON" en diversaj lingvoj. Unu el tiuj afishetoj diras: "Dankon, idioma: esperanto". Nome de Andaluzia Esperanto-Unuigho ni jam sendis dank-leteron al la autobusa entrepreno.





Un saludo

La empresa municipal AUCORSA (Autobuses Urbanos de Córdoba SA) ha iniciado una campaña de agradecimiento a los usuarios de autobús y para ello ha colocado en todos sus vehículos adhesivos en los que aparece la palabra "GRACIAS" en distintos idiomas. En uno de ellos puede leerse "DANKON, idioma:esperanto". Por parte de la Asociación Andaluza de Esperanto hemos remitido una carta de agradecimiento a esta empresa cordobesa.





Amike

Jose Maria Rodriguez Hernandez

Vochdonanto pri propagando de

Andaluzia Esperanto-Unuigho

jueves, 9 de septiembre de 2010

Jam aperis la n-ro 86 de GAZETO ANDALUZIA



Saluton!


Kun siaj jam kutimaj 40 paĝoj ĵus aperis la n-ro 86 de GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Krom la oftaj kunlaborantoj ĉi-numere malaga samideanino Purificacion Jimenez verkis artikolon pri Martha Root, bahaa esperantistino, kaj Juan Arjona Leyva verkis pri la origino de la flamenko. Aperas ankaŭ la kutimaj sekcioj pri historio de Andaluzio, ĉi-foje pri la kordova filozofo Seneko; Lingva Angulo kun kelkaj rekomendoj pri la uzado de "pli/plu"; paĝo pri historio de esperanto en Andaluzio kun kelkaj paĝoj dediĉitaj al sevila esperantista starulo la Pastro Jerónimo Córdoba; ĉi-numere ni turismas en Huercal Overa, vilaĝo en la provinco Almerio; ĉe la paĝo pri andaluza kuirarto oni parolas pri la bongusta "ajoblanco"; la paĝo pri misteroj temas pri stranga hundo en Fernan Nuñez (Kordovo) kaj ankaŭ aperas informoj pri esperanto en Andaluzio kaj aliĝilo al la Andaluzia Kongreso en Jaeno.

Kiel ricevi la revuon?? Nu, ĉiuj membroj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo ricevas ĝin. Se vi ne estas membro eble la revuo estas bona ekskuzo por aliĝi, ĉu ne? Ĉiuj interesitoj en la ricevado de la revuo, ne-membroj de la andaluza asocio, bv. kontakti kun esperanto14 (heliko) ono.com  (Heliko = @)). Kompreneble mi invitas ĉiujn kunlabori kun la revuo.

Amike,


Jose Maria Rodriguez Hernandez


Redaktoro de GAZETO ANDALUZIA





¡Un saludo!

Con sus ya habituales 40 páginas acaba de aparecer el número 86 de GAZETO ANDALUZIA, órgano oficial de la Asociación Andaluza de Esperanto. Además de quienes colaboran de siempre en la revista en este número nuestra compañera de Málaga Purificación Jiménez ha escrito un artículo sobre Martha Root, una esperantista baha'i, y Juan Arjona Leyva ha escrito sobre los orígenes del flamenco. Aparecen también las habituales secciones sobre la historia de Andalucía, esta vez hablando del filósofo cordobés Séneca; La página sobre lingüística nos da algunas recomendaciones para usar correctamente los adverbios "pli/plu"; la páginas de historia del esperanto en Andalucía está dedicada a un destacado esperantista sevillano, el Padre Jerónimo Córdoba; en el número 86 hacemos turismo en Huercal Overa, un pueblo de la provincia de Almería; en la página de gastronomía andaluza hablamos del delicioso ajoblanco; también tenemos la habitual página sobre misterios y leyendas, esta vez hablamos de un misterioso perro de Fernan Nuñez (Córdoba) y por último también aparecen noticias sobre el esperanto en Andalucía así como del Congreso Andaluz de Esperanto a celebrar en Jaén.

¿Te preguntas cómo recibir la revista? Bueno, todos los miembros de la Asociación Andaluza de Esperanto la reciben. Si no eres miembro quizá la propia revista es una buena excusa para apuntarse ¿No te parece? Todos aquellos interesados en recibirla, y que no sean miembros de la asociación, por favor contacta con esperanto14 (heliko) ono.com. Heliko = @. Y por supuesto no hay ni que decir que todos están invitados a colaborar en la revista.

Un cordial saludo.

José María Rodríguez Hernández

Redactor de GAZETO ANDALUZIA

domingo, 1 de agosto de 2010

Renkontiĝo kun italaj esperantistinoj

Kelkaj membroj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj aliaj malaganaj esperantistoj renkontiĝis kun la italdevenaj Laura Brazzabeni kaj ŝia fratino Paula, kiuj vizitis nian regionon dum kelkaj tagoj.
Ni renkontiĝis dufoje, la unua ĉe kafejo Esperanto (la ĵaŭdon 22an de julio) kaj la dua ĉe trinkejo Pimpi (la mardon 27an de julio). Ni afable kunparolis kaj trinkis. La italaninoj rakontis pri sia vojaĝo kaj sperto en la suda Hispanio: Malago, Granado, Sevilo...
 Somero estas bona epoko por esperantaj renkontiĝoj ĉar multaj homoj ferias kaj vojaĝas eksteren. Se vi estas esperantisto kaj vi planas viziti Malagon, bonvolu ne forgesi kontakti nin! ĉar ni estas je via dispono por montri al vi la belecojn de Andaluzio kaj profiti la okazon praktiki la internacian lingvon.

miércoles, 14 de julio de 2010

Ĵus aperis nova numero de JURA TRIBUNO INTERNACIA

Eldonita de Esperanta Jura Asocio, kunlabore kun nia Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, ĵus aperis la 9-a numero de JURA TRIBUNO INTERNACIA, la jura bulteno de la Esperanto-Movado. Sur ĝi aperas informoj pri la jura asocio kaj du eseoj pri juraj temoj, la pola D-ro Bronislaw Kieres verkis artikolon pri la Elementaj Informoj pri Historia kaj Nuntempa Pola Jura Sistemo, kaj la bulgara Dimitar HAGIEV verkis pri Leĝo por juĝado de la homoj, la unua antikva bulgara kaj slava jura monumento. Aperas ankaŭ praktikaj ekzemploj kaj esperanta vortaro pri “La Kontrakto pri aĉeto kaj vendo”, jurisprudenco de la Eŭropa Justica Tribunalo kaj fine kvar mallongaj informoj pri gravaj juĝoj aprobitaj en Germanio, Hindio, Nov-Zelando kaj Japanio.


Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kunlaboras kun la jura revuo ekde ĝia apero. La revuon oni prezentos kadre de la kunveno de Esperanta Jura Asocio dum la Universala Kongreso de Esperanto okazonta meze de julio en la urbo Havano (Kubo).

Pliajn informojn pri la revuo oni povas atingi ĉe: esperanto14 (heliko) ono.com

miércoles, 16 de junio de 2010

AEU en Facebook


Ni kreis la grupon de Fejsbuko (Facebook) nomitan "Andaluzia Esperanto-Unuiĝo". Nun la membroj, simpatiantoj aŭ simple kiuj interesiĝas pri Esperanto havas renkontiĝejon kie kundividi informadon kaj travivaĵojn en rapida kaj interaktiva manieroj.
Oni povas facile trovi ĝin ene de Facebook, klavante sur la serĉilo: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
Pro kio atendi? Kuniĝu kun la grupo!

Hemos creado el grupo de Facebook llamado "Andaluzia Esperanto-Unuiĝo". Ahora los socios, simpatizantes, o simplemente los que estén interesados en el Esperanto tienen un punto de encuentro donde compartir información y experiencias de una manera rápida e interactiva.
Se puede encontrar fácilmente dentro de Facebook, tecleando en el cuadro de búsqueda: Asociación Andaluza de Esperanto.
¿A qué esperas? ¡Únete al grupo!

lunes, 31 de mayo de 2010

Esperanto en bibliotekoj / El Esperanto en las bibliotecas

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (AEU) iniciatis antaŭ kelkaj jaroj la kampanjon "Esperanto en bibliotekoj" kaj dank' al tio nuntempe Esperanto ĉeestas en pli ol 200 bibliotekoj en la tuta Andaluzio.
La senpagaj disdonado kaj sendado de libroj, vortaroj, gazetoj, ktp en aŭ pri Esperanto al tiom da bibliotekoj postulas de ni altan elspezadon, kion foje ni malfacile povis plenumi.
Nun ni petas vian kunlaboron, ke ni povu daŭrigi tian kampanjon. Vi povas kunlabori per la jenaj 4 facilaj paŝoj:

1) Aĉetu de AEU la libron "Sanga Nupto" de Federico García Lorca, kaj/aŭ la libron "Platero kaj mi" de Juan Ramón Jiménez, je la prezo da nur 2,5 eŭroj po ekzemplero.
Ambaŭ verkoj estis eldonitaj de AEU kiel libroj de la serio
"Hispana Literaturo", kiun konsistigas ĝis nun 9 verkoj de
hispanaj aŭtoroj:
1) La familio de Pascual Duarte (Camilo José Cela)
2) Astura Bukedo (plej bonaj aŭtoroj de Asturio)
3) Sentempa sinfonio (antologio de hispanaj poemoj)
4) Poeto de l' popolo (Miguel Hernández)
5) La stultaj infanoj (Ana María Matute)
6) Tirano Banderas (Ramón del Valle-Inclán)
7) Sanga Nupto (Federico García Lorca)
8) Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj (Pio Baroja)
9) Platero kaj mi (Juan Ramón Jiménez, nobelpremiito) .

2) Pagu la koston ĉe BBVA 0182 4106 71 0207160717
3) Donacu la libro(j)n al iu biblioteko (publika, urba, universitata, gimnazia, lerneja, ktp) en via kvartalo, en via vilaĝo, en via urbo.
4) Sendu mesaĝon al ni
andaluciaesperanto@gmail.com informante al kiu biblioteko vi donacas la libron (por nia statistiko).
Indiku ankaŭ al kiu adreso ni sendu la libron: ĉu al via adreso aŭ rekte al la adreso de la biblioteko?

En kiuj bibliotekoj en Andaluzio estas jam libroj en esperanto?
Klaku la ligilon http://www.juntadeandalucia.es/cultura/rbpa kaj en ties paĝo skribu:

a) ene de la kadro Consultar el catálogo de serĉu, ekzemple: 03 CORDOBA (PROVINCIA)

b) ene de la kadro Buscar skribu: esperanto
c) klaku Buscar
Tuj aperas paĝo kun 84 registroj. Klaku, ekzemple, sur la aŭtoro Gutiérrez Adúriz, Miguel kaj aperas tiuj 8 bibliotekoj de Kordovo kaj ties provinco, kie troviĝas la libro Esperanto: curso del idioma internacional.
Ni esperas vian kunlaboradon!
Noto: Nepra kondiĉo por ĉi tiu oferto estas la donaco de la libro(j) al iu Biblioteko.

La Asociación Andaluza de Esperanto (AEU) inició hace unos años la campaña "Esperanto en las bibliotecas" y, gracias a eso, en la actualidad el Esperanto está presente en más de 200 bibliotecas en toda Andalucía.
El reparto y envío gratuitos de libros, diccionarios, revistas, etc. en o sobre Esperanto a tantas bibliotecas nos exige un alto gasto, que a veces dificilmente hemos podido realizar.
Es ahora cuando pedimos vuestra colaboración para que podamos continuar con tal campaña. Podéis colaborar siguiendo éstos 4 sencillos pasos:
1) Compra en AEU el libro "Sanga Nupto" (Bodas de Sangre) de Federico García Lorca, y/o el libro "Platero kaj mi" (Platero y yo) del premio nobel Juan Ramón Jiménez, al precio de sólo 2,5 euros por ejemplar.
Ambas obras fueron editadas por AEU como libros de la serie "Hispana Literaturo" (Literatura Española), que hasta ahora consta de 9 obras de autores españoles:
1) La familio de Pascual Duarte (Camilo José Cela)
2) Astura Bukedo (Antología de relatos y poemas de Campoamor, Pérez de Ayala, Palacio Valdés, Leopoldo Alas "Clarín")
3) Sentempa sinfonio (Sinfonía atemporal: antología poética española)
4) Poeto de l' popolo (Poeta del pueblo, de Miguel Hernández)
5) La stultaj infanoj (Los niños tontos, de Ana María Matute)
6) Tirano Banderas (Ramón María del Valle-Inclán)
7) Sanga Nupto (Bodas de Sangre, de Federico García Lorca)
8) Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj (Susana y los cazadores de moscas, de Pio Baroja)
9) Platero kaj mi (Platero y yo, de Juan Ramón Jiménez)
2) Paga el importe en BBVA 0182 4106 71 0207160717
3) Dona el libro a una biblioteca (pública, municipal, universitaria, de Instituto, Escuela, etc) en tu barrio, pueblo o ciudad.
4) Envía un mensaje a andaluciaesperanto@gmail.com informando a qué biblioteca donas el libro (para nuestra estadística).
Indica también a qué dirección debemos enviar el libro: ¿a tu dirección o directamente a la dirección de la biblioteca?
¿En qué bibliotecas de Andalucía hay ya libros en esperanto?
Haz clic en el enlace http://www.juntadeandalucia.es/cultura/rbpa y en la página que se abre, escribe:
a) en el recuadro Consultar el catálogo de, busca, por ejemplo: 03 CORDOBA (PROVINCIA)
b) en el recuadro Buscar, escribe: esperanto
c) haz clic en Buscar
Enseguida aparece una página con 84 Registros. Pulsa, por ejemplo, sobre el autor Gutiérrez Adúriz, Miguel y aparecen las 8 bibliotecas de Córdoba y provincia dónde se encuentra el libro Esperanto: curso del idioma internacional.
¡Esperamos vuestra colaboración!
Nota: Condición primordial para esta oferta es la donación de los libros a alguna Biblioteca.