martes, 7 de marzo de 2017

ALIĜU AL NIA ASOCIO ANDALUZIA ESPERANTO UNUIĜO

Aliĝu al nia Asocio kaj vi ricevos belan donacon
Hacte socio de nuestra Asociación y recibe este regalo.
Kiel ĉiuj jaroj ni informas pri la ekzisto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, asocio kiu celas pri la disvastigo de la internacia lingvo en Andaluzio kaj pri la diskonigo de la andaluzia kulturo en la esperantista mondo. AEU estas asocio sendependa de la ceteraj lokaj grupoj ekzistantaj en Andaluzio, kvankam ni estas je la dispono de ĉiuj ili kaj ankaŭ de kiu ajn grupo aŭ homo deziranta disvastigi esperanton, ĉefe pere de la sendo de propagandiloj, libroj aŭ pere de aliaj kunlaboradoj por disvastigi nian lingvon en Andaluzio.
AEU eldonas la revuon “Gazeto Andaluzia” kvarfoje en la jaro, ni jam publikigis la numeron 102-an kaj ankaŭ ni dissendas internan "AEU-bultenon" inter niaj membroj, ankaŭ, kiel Vi jam scias, ni organizas ĉiujare la Andaluzian Kongreson de Esperanto, la pasintan jaron ni okazigis la 20-an kongreson en la urbo Antekero.
La pagenda kotizo por aparteni al AEU estas 20 euroj jare. Ĉi-jare, por tiuj kiuj pagos sian kotizon antaŭ la 30-a de aprilo, ni oferas malgrandan propagandan donaceton, temas pri menor-bastoneto 8 Gb. Do, se Vi deziras esti membro de AEU, bv. sendi al ni leteron al la e-adreso: esperanto14@ono.com aŭ angelarquillos@gmail.com, kaj enmetu en la konton de la banko BMN (eksa Caja General de Ahorros de Granado) n-ro nº ES80 0487 3225 1420 0000 6979,
Por pagi eksterlande bv. uzi jenan kodon: IBAN ES80 0487 3225 1420 0000 6979 //SWIFT/BIC : GBMNESMMXXX konton nome de “Asociacion Andaluza de Esperanto”.
la kvanton 20 eurojn, sciigante pri Via nomo kaj la afero: Kotizo 2017.
Korajn salutojn kaj ni ĉiuj laboru por la disvastigo de Esperanto en Andaluzio

No hay comentarios:

Publicar un comentario