miércoles, 8 de diciembre de 2010

AEU helpis al SATeH okaze de sindikata Kongreso en Kordovo




De la 4-a ĝis la 8-a de decembro okazis en Kordovo la 10-a Kongreso de la Anarkisma Sindikato CNT. Ĉeestis la kongreson reprezentanto de SATeH (SAT en Hispanio), la internacia asocio SAT estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. José María Salguero, la reprezentanto de SATeH en ĉi tiu kongreso starigis budon, kie li informis la CNT-anojn pri la internacia lingvo esperanto. Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kunlaboris kun SATeH dum la CNT-Kongreso kaj tiel ni faciligis la restadon en Kordovo de la reprezentanto de la laborista hispana esperantista asocio dum la kongresaj tagoj. Ni estas tute certaj, ke la propagando de nia lingvo kaj movado, plenumita de nia samideano, ne nur estos efektiva inter la CNT-anoj sed ankaŭ inter la membroj kaj simpatiantoj de tiu sindikato loĝantaj en Andaluzio.

Del 4 al 8 de diciembre ha tenido lugar en Córdoba el 10º Congreso del sindicato de orientación anarquista CNT. Al congreso ha asistido un representante de SATeH (SAT en España), la asociación internacional SAT es la organización más importante a nivel mundial que agrupa a los trabajadores esperantistas.  José María Salguero, el representante de SATeH en el Congreso, organizó un punto de información desde el que ha tenido la oportunidad de hacer llegar a los asistentes a este encuentro sindical libros, folletos y en general todo tipo de información acerca del esperanto. La Asociación Andaluza de Esperanto ha prestado su ayuda en todo momento al representante de SATeH, y así ha posibilitado su estancia en Córdoba durante los días en que ha durado el Congreso. Desde nuestra asociación estamos totalmente seguros de que la propaganda que de nuestra lengua y movimiento ha llevado a cabo José María Salguero no sólo tendrá efectos positivos entre los miembros de la CNT asistentes al Congreso, sino también para todos los miembros y simpatizantes de este sindicato que viven en Andalucía.

2 comentarios:

  1. Gratulojn al José María Salguero pro lia disvastiga laboro favore al Esperanto, kaj al AEU pro ghia helpo al SATeH.
    Amike,
    Julio

    ResponderEliminar
  2. Saluton gesamideanoj,
    Mi estas Karmela ekde Malago.
    Mi estas tre kontenta kun la cordova sekcio de AEU pro la helpo al andaluza SAT.
    Mi pensas ke AEU kaj SAT devas kunlabori pri la kresko de la esperanta lingvo en Andaluzio.
    Dankon Chema.
    Amike
    Carmen San Segundo Cordero (Karmela por geamikojn)

    ResponderEliminar