viernes, 29 de abril de 2011

SUKCESA UNUA KLASO DE BAZA KURSO DE ESPERANTO EN RONDA!


Sukcesis la unua klaso de baza kurso de Esperanto en Ronda! Dek homoj ĉeestis la interesan kurson kiu gvidas Fátima, ĉiuĵaŭde de la 17:30 h. ĝis la 19,00 h. en la kultura kaj alloga centro Baba de la urbo.  La grupo de Malago deziras al vi ĉion bonan kaj “longdaŭran vivon”.
A.Arquillos

VIZITIS NIN JOHN GOBOURNE EL BRITIO


Hieraŭ vespere, en la kutima kafejo Esperanto, kelkaj gesamideanoj de nia grupo de Malago, kunsidis por kafumi kaj manĝi la bongustajn "churros", -netradukebla vorto al la esperanta lingvo-, tamen ni kutimas manĝi, ĉefe dum matenmanĝo. Kun nia brita amiko John Gobourne, ni babilis pri ĉiutagaj aferoj, krizo, renkontiĝoj, klasoj, kaj pri la U.K. Kongreso okazonta en Danlando. La vetero estis bela kaj la etoso tre agrabla, ni sidis ĉe la teraso de la trinkejo sub libera aero, kaj post unu horo kaj duono, ni brakume adiaŭis kaj rendevuis ĝis la monato julio en Kopenhagon. Ni sentis la mankon de kelkaj, kiuj lastatempe ne ĉeestas eĉ la klasojn. Mi scias ke temas pri sano aŭ familiaj problemoj, tamen mi kuraĝigas ilin kaj invitas ilin al niaj renkontiĝoj kaj klasejo.


Ángel Arquillos

martes, 19 de abril de 2011

NOVA GRUPO DE ESPERANTO EN ARUNDO (RONDA)




   

















La pasintan 15-an de aprilo, en la urbo Ronda naskiĝis nova Asocio. Niaj karaj gesamideanoj kaj amikoj, Fátima kaj Juan Diego, prezentis ties projekton en la fama Centro Baba de Ronda kun ĉeesto de 16 homoj. Plian informon ni havos baldaŭ, kiam la nova instruistino Fátima sendos al ni detalan informon. Sukceson al ili!


GEESPERANTISTOJ EN ANDALUZIO


jueves, 14 de abril de 2011

Tago de niaj pioniroj


Koincidante kun la dato de la morto de Zamenhof, la 14a de Aprilo estas celebrata de multaj esperantistoj kiel la Tago de niaj pioniroj, kiam ni memoras pri niaj forpasintaj elstaraj esperantistoj.
Se paroli pri Malago, nia memoro iru al entuziasma, bonkora samideano Eleuterio Moreno Garcia, kasisto en Oficiala Lernejo pri Profesia Edukado, kiu dum multaj jaroj bontenadis la esperanto-movadon en nia urbo, instruante la lingvon ĉe sia Lernejo kaj ebligante la ĝermon de la estonta Esperanto-Grupo de Malago.
Nia samideano Eleuterio Moreno estis la ĉefa organizanto de la 20ª Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Malago 18-23 aŭgusto 1959, kaj dank' al li en 1972 estis inaŭguritaj en nia urbo la strato Esperanto kaj la (tra)Pasejo Esperanto, ankoraŭ hodiaŭ tre vizitataj de lokaj kaj eksterlandaj geesperantistoj.
Eleuterio forpasis en Malago la 20an de novembro 1986, kaj omaĝe al li jen foto farita en la Peña Vegetariana "Sol de Malaga" en 1979 , kiun mi kore konservas kiel lerninto lia.
Julio Herrero

sábado, 9 de abril de 2011

Centjariĝo de Sevila Esperanto Asocio

Okaze de la celebrado de la unua jarcento de la fondiĝo de "Sevila Esperanto Asocio"  fare de Trinidad Soriano (S.E.A. 1911-2011), la pasintan ĵaŭdon, 7-a de Aprilo, tiu asocio okazigis prelegon ĉe la Oficiala kolegio de Flegistoj. La prelego kiu prenis la titolon "Esperanto io pli ol lingvo" temis pri la historio de Esperanto kaj estis prelegata de Josá Roldán León nuna Sekretario de S.E.A. La aŭditaron konsistigis ĉirkaŭ tridek personojn kaj ĉio okazis en agrabla kaj amikeca etoso.
Antaŭ la ĉefa prelego, Antonio Rodríguez Gasch, (Nuna Kasisto) kaj Loli García (Nuna Vic-prezidantino) mallonge parolis pri S.E.A. kaj la plenumo de ĝia unua jarcento, rakontante la eventojn kiujn la Asocio planas okazigi dum la jaro por fine celebri la ĉefan festotagon la 12-an de oktobro (tago kiu laŭ la antikva akta-libro de S.E.A. ĝi estis fondita).






viernes, 8 de abril de 2011

Kunsido en la Kafejo Esperanto



Foto: Mariló Torres
La sepan de aprilo 2011 estis neforgesabla tago por nia grupo, ĉar ni kunsidis en la Kafejo Esperanto de nia urbo Malago, kun kubana samideano Ronal Baby, kiu laboros dum 15 tagojn en la "Parque Tecnológio" de Andaluzio, en la kvartalo "Campanillas". Li tre bone regas la lingvon kaj dum kelkaj horoj ni havis la okazon scii pri la Movado en Kubo, la lasta UK kaj multaj aferoj pri la mirinda insulego. Li tre ŝatas Malagon kaj eble vizitos sian fratinon, kiu loĝas en Segovia, antaŭ ol reiri en sian landon. Ni deziras al li kaj al la Movado en Kubo, ĉion bonan kaj fruktodonan laboron por la disvastigado de la Internacia Lingvo.