La pasintan 15-an de
aprilo, en la urbo Ronda naskiĝis nova Asocio. Niaj karaj gesamideanoj kaj
amikoj, Fátima kaj Juan Diego, prezentis ties projekton en la fama Centro Baba de Ronda kun ĉeesto de 16
homoj. Plian informon ni havos baldaŭ, kiam la nova instruistino Fátima sendos
al ni detalan informon. Sukceson al ili!
martes, 19 de abril de 2011
jueves, 14 de abril de 2011
Tago de niaj pioniroj
Koincidante kun la dato de la morto de Zamenhof, la 14a de Aprilo estas celebrata de multaj esperantistoj kiel la Tago de niaj pioniroj, kiam ni memoras pri niaj forpasintaj elstaraj esperantistoj.
Se paroli pri Malago, nia memoro iru al entuziasma, bonkora samideano Eleuterio Moreno Garcia, kasisto en Oficiala Lernejo pri Profesia Edukado, kiu dum multaj jaroj bontenadis la esperanto-movadon en nia urbo, instruante la lingvon ĉe sia Lernejo kaj ebligante la ĝermon de la estonta Esperanto-Grupo de Malago.
Nia samideano Eleuterio Moreno estis la ĉefa organizanto de la 20ª Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Malago 18-23 aŭgusto 1959, kaj dank' al li en 1972 estis inaŭguritaj en nia urbo la strato Esperanto kaj la (tra)Pasejo Esperanto, ankoraŭ hodiaŭ tre vizitataj de lokaj kaj eksterlandaj geesperantistoj.
Eleuterio forpasis en Malago la 20an de novembro 1986, kaj omaĝe al li jen foto farita en la Peña Vegetariana "Sol de Malaga" en 1979 , kiun mi kore konservas kiel lerninto lia.
Julio Herrero
sábado, 9 de abril de 2011
Centjariĝo de Sevila Esperanto Asocio
Okaze de la celebrado de la
unua jarcento de la fondiĝo de "Sevila Esperanto Asocio" fare
de Trinidad Soriano (S.E.A. 1911-2011), la pasintan ĵaŭdon, 7-a de Aprilo, tiu
asocio okazigis prelegon ĉe la Oficiala kolegio de Flegistoj. La prelego
kiu prenis la titolon "Esperanto io pli ol lingvo" temis pri la
historio de Esperanto kaj estis prelegata de Josá Roldán León nuna Sekretario
de S.E.A. La aŭditaron konsistigis ĉirkaŭ tridek personojn kaj ĉio okazis en
agrabla kaj amikeca etoso.
Antaŭ la ĉefa prelego, Antonio Rodríguez Gasch, (Nuna Kasisto) kaj Loli
García (Nuna Vic-prezidantino) mallonge parolis pri S.E.A. kaj la plenumo de ĝia unua jarcento,
rakontante la eventojn kiujn la Asocio planas okazigi dum la jaro por fine
celebri la ĉefan festotagon la 12-an de oktobro (tago kiu laŭ la antikva
akta-libro de S.E.A. ĝi estis fondita).
viernes, 8 de abril de 2011
Kunsido en la Kafejo Esperanto
Foto: Mariló Torres
La sepan de aprilo 2011 estis neforgesabla
tago por nia grupo, ĉar ni kunsidis en la Kafejo Esperanto de nia urbo Malago,
kun kubana samideano Ronal Baby, kiu laboros dum 15 tagojn en la "Parque
Tecnológio" de Andaluzio, en la kvartalo "Campanillas". Li tre
bone regas la lingvon kaj dum kelkaj horoj ni havis la okazon scii pri la
Movado en Kubo, la lasta UK kaj multaj aferoj pri la mirinda insulego. Li tre
ŝatas Malagon kaj eble vizitos sian fratinon, kiu loĝas en Segovia, antaŭ ol
reiri en sian landon. Ni deziras al li kaj al la Movado en Kubo, ĉion bonan kaj
fruktodonan laboron por la disvastigado de la Internacia Lingvo.
miércoles, 6 de abril de 2011
Presentación del Esperanto en Ronda
La venontan 15-an de aprilo, je la 19:30 h. en la bela Arundo (Ronda), la grupo de ĉi urbo kunsidos por prezentado de la Internacia Lingvo en la nova lokalo, strato Granada, 33, kie Fátima kaj Juan Diego gvidos bazan kurzon de Esperanto. Kompreneble, ĉiuj membroj de AEU, Marbordo de la Suno, Grupo de Esperanto Axarquía, Sevila Esperanto Asocio, Kordovo, Granado, Kadizo, Jaeno, ktp. estos bonvenaj ĉe ni, ĉar poste ni kafumos, bierumos kaj ĝuos la bonan etoson de la historia kaj sonĝita Arundo.
Esperanto estas la plej bela lingvo en la mondo.
Ne hezitu kaj akompanu nin la venontan 15-an de aprilo, printempo en Arundo estas la plej bela sezono de la jaro.
Ĝis la revido en Arundo!
martes, 5 de abril de 2011
Nova AEU Sekretario
La
provizora sekretario de AEU estas nia kara samideano Luis José Sánchez González,
kiu pretas kunlabori sindone ĝis la venonta Ĝenerala Kunsido, kiam ni decidos
pri kelkaj postenoj kaj tiameniere daŭrigi nian laboron por la disvastigado de
Esperanto.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)




