viernes, 8 de abril de 2011

Kunsido en la Kafejo Esperanto



Foto: Mariló Torres
La sepan de aprilo 2011 estis neforgesabla tago por nia grupo, ĉar ni kunsidis en la Kafejo Esperanto de nia urbo Malago, kun kubana samideano Ronal Baby, kiu laboros dum 15 tagojn en la "Parque Tecnológio" de Andaluzio, en la kvartalo "Campanillas". Li tre bone regas la lingvon kaj dum kelkaj horoj ni havis la okazon scii pri la Movado en Kubo, la lasta UK kaj multaj aferoj pri la mirinda insulego. Li tre ŝatas Malagon kaj eble vizitos sian fratinon, kiu loĝas en Segovia, antaŭ ol reiri en sian landon. Ni deziras al li kaj al la Movado en Kubo, ĉion bonan kaj fruktodonan laboron por la disvastigado de la Internacia Lingvo.

miércoles, 6 de abril de 2011

Presentación del Esperanto en Ronda


La venontan 15-an de aprilo, je la 19:30 h. en la bela Arundo (Ronda), la grupo de  ĉi urbo kunsidos por prezentado de la Internacia Lingvo en la nova lokalo, strato Granada, 33, kie Fátima kaj Juan Diego gvidos bazan kurzon de Esperanto. Kompreneble, ĉiuj membroj de AEU, Marbordo de la Suno, Grupo de Esperanto Axarquía, Sevila Esperanto Asocio, Kordovo, Granado, Kadizo, Jaeno, ktp.  estos bonvenaj ĉe ni, ĉar poste ni kafumos, bierumos kaj ĝuos la bonan etoson de la historia kaj sonĝita Arundo.


Esperanto estas la plej bela lingvo en la mondo. 

Ne hezitu kaj akompanu nin la venontan 15-an de aprilo, printempo en Arundo estas la plej bela sezono de la jaro.

Ĝis la revido en Arundo!

martes, 5 de abril de 2011

Nova AEU Sekretario


La provizora sekretario de AEU estas nia kara samideano Luis José Sánchez González, kiu pretas kunlabori sindone ĝis la venonta Ĝenerala Kunsido, kiam ni decidos pri kelkaj postenoj kaj tiameniere daŭrigi nian laboron por la disvastigado de Esperanto.

domingo, 3 de abril de 2011

Esperantista kubano en Malago





Dum   15   tagoj  restos   en   Campanillas    ( Parque Tecnológico ),   24-jara  samideano  Ronaldo González  el Kubo. Li studos kune kun aliaj gekolegoj. Li kontaktis kun mi kun granda ĝojo, ĉar li tre ŝatas  Malagon kaj la hispanan etoson. Li  tre  bone  parolas  esperanton kaj deziras  koni  nian  grupon.  Estus bona ideo okazigi renkontiĝon  la   venontan  dimanĉon  en  Malago.  Ni parolos pri la afero en la klaso, venontan mardon, kaj per cirkulero mi informos al ĉiuj pri la definitivaj loko kaj tago. Ni profitu la  okazon,  ĉar ne  tre  ofte  venas eksterlandanoj al nia "klubo" aŭ klasejo, kie ni  kutime praktikas esperantan babiladon.

sábado, 2 de abril de 2011

Grave malsanas Halina Gorecka


Halina Gorecka, kun-eldonantino de La Ondo de Esperanto, estas grave malsana. Ŝi devis translokiĝi el Kaliningrad al Moskvo por ricevi grefton de reno, operacio kiu povas prokrastiĝi ĝis kiam oni disponos pri kongrua organo.
 
La edzo, eldonanto de La Ondo, Aleksander Korĵenkov, faras dramecan helpopeton.
 
Informiĝu pri la afero ĉe:
 
 

martes, 29 de marzo de 2011

Demisias la Sekretario de AEU


Hodiaŭ, la 29-an de marto, la Sekretario de AEU, Julio Herrero, informis pri sia definitiva decido demisii kiel Sekretario  de AEU, la kaŭzo estas nia  eksiĝo  de la pakto kun la esperanta-civito. Baldaŭ mi sendos al ĉiuj cirkuleron kun propono de nova Sekretario por nia Asocio.

Con fecha 29 de marzo, el Secretario  de AEU, Julio Herrero,  me informa sobre  su decisión definitiva de dimitir como Secretario de AEU, el motivo es nuestra salida del pacto con la esperanta-civito. En breve os enviaré una circular para proponer un nuevo Secretario para la Asociación.

Ángel Arquillos
Prezidanto de AEU

domingo, 6 de marzo de 2011

Kunsido en Sevilo


Je la 11-a horo matene, la 5-an de marto, en alloga trinkejo de Sevilo, apud la konata "Centro Cívico Las Sirenas" kie kutime oni gvidas kursojn de Esperanto kaj okazigas kongresojn, 14 homoj kunsidis kun la celo prepari la eventon "Centjariĝo de Esperanto en Sevilo" Mia edzino kaj mi tre ĝuis la kunsidon ĉar la etoso estis tre bona kaj la programo ofertas interesajn prelegojn kaj partoprenon de orkestro kaj koruso, kiu kantos "La Espero" interalie. Mi tre ĝuis saluti denove la prezidanton de la Sevila Esperanto-Asocio kaj la ceterajn estraranojn. La plimulto, inter ili mi, surpriziĝis tuŝante la juvelan "Libro de Actas" de la Asocio, datigita de 1911. Pri la evento mi informos al vi pri dato, loko, ktp, pere de nia blogo, ĉar valoras la penon ĉeesti por akompani niajn gesamideanojn okaze de tiel grava centjariĝo.
Ángel Arquillos
Casa de las Sierenas (Svilla)