Okaze de la evento Natura Ronda en la urbo Arundo de la 11a ĝis la 13a de julio, nia Asocio kaj Arunda Esperanto Klubo, starigis budeton por propagandi la Internacian Lingvon kaj oferti kelkajn librojn pri Esperanto, metodojn kaj vortarojn, interalie. Nombraj homoj interesiĝis kaj aĉetis librojn. La etoso estis ege agrabla kaj ni pripensas fari ion similan en Malago, kiam eblos. Vivu Esperato.
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)
No hay comentarios:
Publicar un comentario