OFICIALAJ
INFORMOJ DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO
Numero
23 – 2013 11 06
Informo pri la morto de la membro de la Akademio de Esperanto Lena Karpunina
La 4-an de novembro 2013 forpasis pro serioza malsano la membro de la
Akademio de Esperanto, Lena Karpunina, rusino loĝanta en Germanujo. Ni havis la
eblecon kunlabori kun ŝi de la jaro 2010, kiam ŝi estis elektita al la
Akademio, ĉefe pro siaj meritoj en la literatura kampo. Ŝi fakte laboris en la
Sekcioj Literaturo kaj Konsultejo de la Akademio. Bonvolu vidi la artikolon pri
ŝi en http://eo.wikipedia.org/wiki/Lena_Karpunina .
Ŝi estis 51-jara.
La prezidanto de la Akademio esprimis al ŝiaj familianoj la kondolencon de
la tuta Akademio.
La
estraro de la Akademio de Esperanto
No hay comentarios:
Publicar un comentario