Esplorprojekto
pri lingva justeco serĉas kunlaboranton
La fondaĵo
"Esperantic Studies Foundation, ESF" kune kun la Instituto pri
publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri
anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de germanaj
studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton por
esplorprojekto pri internacia taksado de lingva justeco, lingva demokratio kaj
lingvaj rajtoj.
1. Taskoj
La kandidato devos pretigi raporton kies enhavo
estas:
Profunda komentita
bibliografio de la faka literaturo pri la konceptoj de "lingva
justeco", "lingva demokratio", kaj pri la sociaj, praktikaj kaj
ekonomikaj aspektoj de lingvaj rajtoj. Aparte grave estas klarigi la implicojn
de tiuj konceptoj por lingva politiko kaj planado.
Priskribo de la plej gravaj kolektoj aŭ
sistemoj de indikiloj por taksi (prijuĝi) lingvajn politikojn aŭ kolektoj de
ne-lingvaj indikiloj kiuj tamen tuŝas aŭ rilatas al lingvoj.
Priskribo de la plej
gravaj datumbazoj aŭ enketoj pri lingvaj kono kaj uzado.
2. Profilo de la
kandidato
La kandidato havu
magistrodiplomon pri politika filozofio, politikaj sciencoj, ekonomiko aŭ
socio-lingvistiko aŭ estas finanta siajn studojn en unu de tiuj kampoj.
Kandidatecoj de doktorstudentoj estas aparte bonvenaj. La kandidato devas tre
bone regi la anglan lingvon. Kono de aliaj lingvoj estas tre valora, prefere
almenaŭ unu inter Esperanto, la franca, la germana, la itala, la hispana, la
japana aŭ la rusa. La kandidato laboros sub la gvido de scienca komitato kiu
respondecas pri la projekto. La membroj de la komitato estas Dr-o Michele
Gazzola (gvidanto), Prof-o Renato Corsetti, Prof-o Mark Fettes, Prof-o Sabine
Fiedler, Prof-o Goro Christoph Kimura, Prof-o Bengt-Arne Wickström.
3. Limdatoj
La kandidato devas
sendi retpoŝte sian vivopriskribon (maksimume du paĝojn), leteron de motivaĵo
(maksimume unu paĝon) kaj prefereble unu publikaĵon antaŭ dimanĉo, la 25-a de
aŭgusto de 2013. La laboro komenciĝos en septembro 2013, intermeza taksado
okazos je la ekkomenco de novembro. La kandidato sendu la finan raporton antaŭ
la 15-a de januaro en 2014.
4. Kompenso
La kunlaboranto ricevos malnetan kompenson de
3.000 usonaj dolaroj.
5. Kontaktoj kaj informoj: D-ro Michele Gazzola,
gazzola@hu-berlin.de
L.S. / Ret-Info
No hay comentarios:
Publicar un comentario