miércoles, 14 de julio de 2010

Ĵus aperis nova numero de JURA TRIBUNO INTERNACIA

Eldonita de Esperanta Jura Asocio, kunlabore kun nia Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, ĵus aperis la 9-a numero de JURA TRIBUNO INTERNACIA, la jura bulteno de la Esperanto-Movado. Sur ĝi aperas informoj pri la jura asocio kaj du eseoj pri juraj temoj, la pola D-ro Bronislaw Kieres verkis artikolon pri la Elementaj Informoj pri Historia kaj Nuntempa Pola Jura Sistemo, kaj la bulgara Dimitar HAGIEV verkis pri Leĝo por juĝado de la homoj, la unua antikva bulgara kaj slava jura monumento. Aperas ankaŭ praktikaj ekzemploj kaj esperanta vortaro pri “La Kontrakto pri aĉeto kaj vendo”, jurisprudenco de la Eŭropa Justica Tribunalo kaj fine kvar mallongaj informoj pri gravaj juĝoj aprobitaj en Germanio, Hindio, Nov-Zelando kaj Japanio.


Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kunlaboras kun la jura revuo ekde ĝia apero. La revuon oni prezentos kadre de la kunveno de Esperanta Jura Asocio dum la Universala Kongreso de Esperanto okazonta meze de julio en la urbo Havano (Kubo).

Pliajn informojn pri la revuo oni povas atingi ĉe: esperanto14 (heliko) ono.com

1 comentario:

  1. Dankon pro la artikolo kaj gratulon al Jose Mª Rodriguez pro lia bonega kunlaboro nome de AEU kun Esperanta Jura Asocio.
    Julio

    ResponderEliminar